Stoilești | ||
---|---|---|
Komunumo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Vâlcea | |
Situo | 44° 53′ N, 24° 21′ O (mapo)44.88944444444424.341666666667Koordinatoj: 44° 53′ N, 24° 21′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 404 m | |
Poŝtkodo | 247645 | |
Loĝantaro | 3,747 (en 2011; 4.382 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 173374 | |
Stoilești [stojleŝtj'] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Bârsoiu, Balomireasa, Bulagei, Delureni, Geamăna, Ghiobești, Giuroiu, Izvoru Rece, Malu, Nețești, Obogeni, Stănești, Stoilești (la sidejo), Urși, Vlădulești.
Inter la 15 vilaĝoj, la sidejo Stoilești havis en 2011 laŭ la loĝantaro nur la dekan lokon (4,5 % de la komunumo); Bârsoiu havis pli ol trioblon de ĝia loĝantaro.[1]
Stoilești situas 12 kilometrojn sud-oriente de Băbeni (voje 20 km). Ĝi limas sud-oriente al la distrikto Olt. Tra la komunumo fluas la rivereto Stăneasca. La plej proksima fervoja haltejo estas Slăvitești.