Stojice | |||
municipo | |||
Preĝejo de Ĉiuj sanktuloj
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Stojice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Přelouč | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Fera montaro | ||
Situo | Stojice | ||
- alteco | 305 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 57′ 23″ N 15° 36′ 51″ O / 49.95639 °N, 15.61417 °O (mapo) | ||
Katastro | 5,37 km² (537 ha) Stojice | ||
Loĝantaro | 212 (2024) | ||
Denseco | 39,48 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1349 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 535 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575755 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Stojice | |||
Retpaĝo: www.stojice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Stojice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en milde ondoforma pejzaĝo sub montareto Fera montaro 4 km okcidente de la urbo Heřmanův Městec, ĉe la ŝoseo n-ro 17 inter Chrudim kaj Čáslav. Vivas ĉi tie 212 loĝantoj (2024). La domoj estas lokigitaj ĉirkaŭ vasta neregula vilaĝplaco kaj ĉe apudaj vojoj. Sur suda flanko de vilaĝplaco sur malgranda monteto estas tombejo kaj meze de ĝi preĝejo, ankoraŭ pli sude situas fiŝlago.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Holotín, Načešice, Svinčany kaj Svojšice.
Stojice estas unue en historia dokumento nomata en la jaro 1349, kiam ĝi apartenis al senjorejo Svojšice.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 462 |
1880 | 526 |
1890 | 521 |
1900 | 534 |
1910 | 548 |
1921 | 520 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 457 |
1950 | 361 |
1961 | 344 |
1970 | 281 |
1980 | 249 |
1991 | 227 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 235 |
2011 | 214 |
2014 | 203 |
2016 | 208 |
2017 | 214 |
2018 | 218 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 215 |
2020 | 221 |
2021 | 216 |
2022 | 205 |
2023 | 211 |
2024 | 212 |
Malnovgotika preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj estis konstruita en la fino de 15-a jarcento, parte rekonstruita en la jaro 1707. Estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo kaj sakristio sur norda flanko kaj kun turo antaŭ la okcidenta fronto. La presbiterejo estas apogata per pilieroj. Fenestroj de presbiterejo kaj navo estas kun pintaj arkoj kaj flamaj giraĵoj. La presbiterejo kaj subturrejo esta kruce volbitaj, la navo havas platan plafonon kaj lignan ĥorejon.
La aranĝaĵo estas plejparte el tempo ĉirkaŭ la duono de 18-a jarcento. La ĉefaltaron ornamas statuoj de sanktuloj kaj samtempa bildo de Ĉiuj Sanktuloj, la predikejon ornamas figuraj reliefoj, bildo de Sankta Venceslao devenas el la jaro 1871, Kalvaria vojo estas de J. Papáček el Chrudim, du tomboŝtonoj estis kreitaj en la jaro 1589.
Ĉirkaŭ la tombejo kun preĝejo estis en la 14-a jarcento konstruita barelmuro kaj kun ĝi ankaŭ la kadavrejo. Origine ŝtona muro estis sur multaj lokoj sinsekve kompletigata per fajrumitaj brikoj. Pordegon tenas du kvadrataj kolonetoj kun piramidaj pintoj, origina ligna pordego estas anstataŭigita per la fera.
Ĉe la ŝoseo al Choltice troviĝas pasiona kruco el la jaro 1913. Ĝi havas duŝtupan soklon sur kiu staras fusto kun kapitelo kaj gisa krucifikso. En antaŭa parto de la fusto estas granita plato kun nelegebla surskribo.
Antaŭ la preĝejo troviĝas sur soklo kaj fusto riĉe ornamita plastikaĵo de Sankta Johano Nepomuka, kreita en la jaro 1672 kaj riparita en la jaro 1863.