Storge (στοργή, storgē, store-gae[1]), nomita ankaŭ familia amo, estas la greka vorto por natura kor-inklino,[2] kia la amo de patro al ido kaj reciproke.
En socia psikologio, alia termino por amo inter bonaj geamikoj estas filia.[2]
Storge aŭ kor-inklino estas larĝsenca forto kiu aplikeblas inter familianoj, amikoj, maskotoj kaj posedantoj, kompanoj aŭ kolegoj; ĝi povas kongrui ankaŭ kun aliaj tipoj de ligiloj kiaj pasia amo aŭ amikeco.[3]
Tiele storge povas esti uzata kiel ĝenerala termino por priskribi amon inter esceptaj amikoj, kaj la deziron reciproke zorgi pasie unu de alia.[4]