Strator (antikve-greke στράτωρ), derivita de la latina vorto sternere, estis oficiala rango en la armeo de Romio, poste de la Bizanca imperio, tradukebla kiel « eskviro » aŭ « ĉevalisto ».
Origine, la strator estis simpla soldato, kiu helpis la imperiestron surĉevaliĝi. Inter siaj taskoj li devis prizorgi la ĉevalojn, aĉeti ilin aŭ administri la ĉevalejon. En la Malfrua Romia Imperio, la stratores de la imperia kortumo formis apartan klason (schola stratorum) gviditan de la « grafo de la ĉevalejoj » (comes stabuli).
En Bizancio ekde la 8-a jarcento, tiu titolo estis honora rango atribuita al civilaj kaj militaj oficistoj de meza graveco.