Strašov | |||
municipo | |||
Strašov
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Strašov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Přelouč | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Strašov | ||
- alteco | 216 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 05′ 15″ N 15° 31′ 22″ O / 50.08750 °N, 15.52278 °O (mapo) | ||
Katastro | 10,13 km² (1 013 ha) Strašov | ||
Loĝantaro | 362 (2024) | ||
Denseco | 35,74 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1337 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 16 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575763 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Strašov | |||
Retpaĝo: www.obecstrasov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Strašov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo, 8 km norde de la urbo Přelouč. Vivas ĉi tie 362 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Semín, Přepychy, Újezd u Přelouče, Sopřeč, Kladruby nad Labem kaj Vápno.
La unua mencio en historia dokumento pri la vilaĝo Strašov estas en protokolo pri juĝa kverelo en la jaro 1337. En la jaro 1379 estas eksplicite nomata korto Strášov.
En la vilaĝo estas kelkaj malgrandaj fiŝlagoj kaj sur norda rando pli granda Strašovský fiŝlago, kiu estas restaĵo de estinta fiŝlaga sistemo de Chlumec. Tiu fiŝlago donis ankaŭ al la vilaĝo nomon Strašov (Timiga vilaĝo). Iam ĉi tie kondukis vojo al Prago kaj vojaĝantojn logis erarlumoj en siaj ruzaĵoj. Tion ili nuntempe jam ne faras. Sed ĉiam validas fakto, ke ĉirkaŭ Strašov estas vastaj arbaroj kie kreskas bongustaj fungoj, ke ĉi tie estas vera edeno por fungokolektantojn.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 360 |
1880 | 438 |
1890 | 466 |
1900 | 462 |
1910 | 454 |
1921 | 448 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 388 |
1950 | 349 |
1961 | 338 |
1970 | 335 |
1980 | 330 |
1991 | 304 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 290 |
2011 | 324 |
2014 | 316 |
2016 | 325 |
2017 | 330 |
2018 | 335 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 325 |
2020 | 325 |
2021 | 325 |
2022 | 337 |
2023 | 343 |
2024 | 362 |
Strašovský fiŝlago, estas proponata natura rezervejo pri teritorio 57 ha kun botanikaj raraĵoj: Marĉa ajlo (Allium angulosum), Davala karekso (Carex davalliana), Fora karekso (Carex distans), Borda karekso (Carex riparia), Centaŭrio (Centaurium erythraea), Karnokolora orĥido (Dactylorhiza incarnata), unugluma eleokaro (Eleocharis uniglumis), Norda galio (Galium boreale), Virtgena galio (Galium wirtgenii), (Sesleria uliginosa).