Streptocitta estas genro de grandaj sturnoj de la familio de Sturnedoj. Ambaŭ specioj havas blankanigran plumaron kaj longan voston, kiu aspektigas ilin kiel similaj al la pigo. Kvankam tute ne rilataj al la veraj pigoj, ili estis foje nomataj pigoj en la pasinteco. La du aŭstralaziaj specioj estas limigitaj al arbaroj de Wallacea en Azio.