Stretfolia rizoforo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Rhizophora paniculata Blume | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La stretfolia rizoforo (Rhizophora apiculata) estas aŭstralazia, orientalisa kaj pacifika specio el la familio de la rizoforacoj. Ĝi troviĝas en Aŭstralio (Kvinslando kaj Norda Teritorio), Gvamo, Barato, Indonezio, Malajzio, Mikronezio, Novkaledonio, Papuo-Novgvineo, Filipinoj, Singapuro, Salomonoj, Srilanko, Tajvano, Maldivoj, Tajujo, Vanuatuo, kaj Vjetnamujo.
La stretfolia rizoforo estas nomata "bakhaŭ lalaki"" en Filipinoj, "thakafathi" "ތަކަފަތި" en Maldivoj, kaj havas diversajn aliajn lokajn nomojn.
Kiam ĝi estas hibridigata kun "bakauan bato" (Rhizophora stylosa), la rezulto estas malofta hibrido, nomata Rhizophora x lamarckii, kiu estis malkovrata en aprilo 2008, de filipinaj sciencistoj en Masinloko (Zambaloj). Nur unu arbo estis trovata je Panajo en Okcidentaj Bisajoj, dum 12 estis malkovrataj en Masinloko, kaj ili havas averaĝan diametron de 5,5 centimetroj kaj altecon de 6 metroj [1].