Striptizisto aŭ erota dancisto estas persono kies okupo konsistas en plenumo de striptizo en publika instalaĵo por distrado por plenkreskuloj konata kiel striptizejo. Foje, striptizisto povas esti dungita por ludi en fraŭlofesto aŭ alitipa privata evento.
Modernaj usonigitaj formoj de striptizo minimumigas interagadon fare de ge-striptizistoj kun klientoj, malpliigante la gravon de dancolerteco en la spektaklo favore al rapido de senvetigo (striptizo).[1] Ne ĉiu ge-striptizisto finas sian ludon komplete nuda, kvankam tuta nudeco oftas kie le estas jure malpermesita. La integrado de bastondanco kiel preskaŭ ĉiea uzado estis ŝanĝinta la emfazon en la ludon al pli akrobata, eksplicita esprimo komparita kun pli malrapida burleska stilo. Plej striptizistoj laboras en striptizejoj. "Hejma dancist(in)o" laboras por partikulara striptizejo aŭ klubo, dum "spektakla dancist(in)o" tendencas havi sian propran famon, turnee tra klubaro farante siajn spektaklojn. Distristoj (dancistoj) ofte ne estas faktaj dungitoj de la klubo mem sed plenumas sendependajn kontraktojn.
Ĝis la 1970-aj jaroj, striptizistoj en okcidentaj kulturoj estis preskaŭ ĉiam inoj, kiuj ludis por maskla publiko. Ekde tiam, ankaŭ masklaj striptizistoj oftiĝis, sed striptizistoj estas ankoraŭ ege hegemoniaj. Kelkaj dancist(in)oj ludas ankaŭ por publiko GLAT same kiel por ambaŭ sekoj en tutseksaj kuntekstoj. Antaŭ la 1970-aj jaroj, ge-dancistoj ege aperis en duonsekretaj aŭ duonprivataj distrejoj aŭ kiel parto de teatra evento, sed tiu praktiko oftiĝis per si mem. Ludoj estas kutime tute koreografiitaj, enhavas dancorutinojn kaj specifajn vestoj.[2][3] La termino "striptizviro" iĝis uzata en libroj en la 21a jarcento.[4]
|