Strážná (Šumvald) | |||
germane Schönwald | |||
municipo | |||
Municipo Strážná
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Strážná | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Lanškroun | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Zábřeha montetaro | ||
Situo | Strážná | ||
- alteco | 605 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 54′ 27″ N 16° 42′ 44″ O / 49.90750 °N, 16.71222 °O (mapo) | ||
Katastro | 10,64 km² (1 064 ha) Strážná | ||
Loĝantaro | 116 (2024) | ||
Denseco | 10,9 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1350 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 561 32 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580988 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Strážná | |||
Retpaĝo: www.strazna.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Strážná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Králický Sněžník, 15 km oriente de urbo Lanškroun, ĉe ŝoseo n-ro 368 inter Moravská Třebová kaj Štíty, 20 km norde de Moravská Třebová kaj 11 km sude de Štíty. Vivas ĉi tie 116 loĝantoj (2024). Dominanto en la vilaĝo estas monteto Lázek kun belvedera turo prezentanta oriente panoramon al Zábřeha montetaro kaj okcidente al urbo Lanškroun.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lubník, Tatenice, Albrechtice kaj Cotkytle.
La unua skriba mencio pri Strážné, tiam nomata Šumvald, aŭ germane Schonwald, devenas el la jaro 1350 kaj traktas pri transdono de parto el teritorio de dekanejo Šumperk al nove establita episkopejo Litomyšl. El la nomo de la vilaĝo oni povas prijuĝi, ke ĝi estis fondita de germanaj koloniistoj. Verŝajne tiu nomo devenas el karaktero de la ĉirkaŭanta pejzaĝo - bela arbaro (germane Schönwald). En dokumento el la jaro 1519 estas la vilaĝo signita kiel neloĝata, sed en la duono de 16-a jarcento ĝi estis denove prisetlita. De tiu tempo ĝis nuligo de feŭdismo restis Strážná ligita al la sinjorejo Zábřeh. Moderna historio de nove nomata vilaĝo Strážná volviĝas de postmilita ellandigo de tiu ĉi tute germana vilaĝo kaj de ĝia rea koloniigo el proksimaj vilaĝoj, ĉefe el Herbortice kaj Cotkytle.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 669 |
1880 | 624 |
1890 | 620 |
1900 | 517 |
1910 | 518 |
1921 | 477 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 393 |
1950 | 174 |
1961 | 157 |
1970 | 165 |
1980 | 151 |
1991 | 114 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 98 |
2011 | 108 |
2014 | 113 |
2016 | 105 |
2017 | 106 |
2018 | 108 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 109 |
2020 | 106 |
2021 | 113 |
2022 | 103 |
2023 | 104 |
2024 | 116 |
La vilaĝo fieras per bela preĝejo de Sankta Isidro, kiu estis en la jaro 1921 tute rekonstruita. En la jaroj 1350 kaj 1492 estis la vilaĝo menciata kiel paroĥa, sed post elloĝigo kaj resetlo en la 16-a jarcento la paroĥestrejo jam ne estis renovigita.