Strážný [straĵni] estas kampurbo en la Sudbohemia Regiono de Ĉeĥio. Ĝi situas en montaro Šumava, proksime de samnoma monto Strážný (1.115 m). Vivas ĉi tie 407 loĝantoj (2024).
Kampurbo Strážný konsistas el la vilaĝoj Strážný, Hliniště, Kořenný kaj Řasnice. Ĝi situas ĉe grava vojo inter Prago kaj Passau, kiu konsistas el la ĉeĥa nacia vojo 4 kaj la germana federacia vojo 12. Ĝi estas proksima al la limo kun Germanio, antaŭ Philippsreut.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Borová Lada, Horní Vltavice, Stožec, Lenora, Haidmühle, Philippsreut kaj Mauther Forst.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1359.
La 1-an de aprilo 2010 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 703 |
---|
1880 | 2 919 |
---|
1890 | 2 730 |
---|
1900 | 2 448 |
---|
1910 | 2 391 |
---|
1921 | 2 271 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 182 |
---|
1950 | 245 |
---|
1961 | 247 |
---|
1970 | 312 |
---|
1980 | 299 |
---|
1991 | 279 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 285 |
---|
2014 | 425 |
---|
2016 | 463 |
---|
2017 | 455 |
---|
2018 | 441 |
---|
2019 | 449 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 430 |
---|
2021 | 385 |
---|
2022 | 391 |
---|
2023 | 407 |
---|
2024 | 407 |
---|
Partoj de kampurbo Strážný (4) |
---|
|
|