Stéblová | |||
municipo | |||
Kapeleto en Stéblová
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Stéblová | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Pardubice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Stéblová | ||
- alteco | 223 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 05′ 31″ N 15° 44′ 46″ O / 50.09194 °N, 15.74611 °O (mapo) | ||
Katastro | 7,84 km² (784 ha) Stéblová | ||
Loĝantaro | 370 (2024) | ||
Denseco | 47,19 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1385 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 45 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 572934 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Stéblová | |||
Retpaĝo: www.steblova.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Stéblová situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo 10 km norde de la urbo Pardubice, ĉe la ŝoseo n-ro 37 inter Pardubice kaj Opatovice nad Labem. Vivas ĉi tie 370 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolany, Lázně Bohdaneč, Čeperka, Srch, Staré Ždánice kaj Hrobice.
La unua mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1385, kiam parto de profito estis alskribita al la preĝejo de Sankta Spirito en Hradec Králové. La vilaĝo tiam plej verŝajne apartenis al la monaĥejo de Opatovice. Kiel iama monaĥeja vilaĝo Stéblová estas eksplicite nomata en listo de havaĵo kiun garantiigis imperiestro Sigismondo al Diviš Bořek el Miletínek. De tiam la vilaĝo estis parto de senjorejo Kunětická hora kaj poste de senjorejo Pardubice.
Okaze de konstruo de granda fiŝlago Oplatil estis en ĝia areo subakvigitaj kelkaj vilaĝoj (Velké Kavčiny, Malé Kavčiny, Černá pod Čeperkou) kaj ankaŭ Stéblová sur origina loko. Ĉar plejparto da kampoj apartenantaj al Stéblová restis ekster la fiŝlago, estis konstruita nova Stéblová sur nuna, pli taŭga loko.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 162 |
1880 | 182 |
1890 | 253 |
1900 | 235 |
1910 | 219 |
1921 | 244 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 222 |
1950 | 181 |
1961 | 180 |
1970 | 160 |
1980 | 134 |
1991 | 148 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 160 |
2011 | 224 |
2014 | 237 |
2016 | 246 |
2017 | 248 |
2018 | 241 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 242 |
2020 | 251 |
2021 | 282 |
2022 | 271 |
2023 | 322 |
2024 | 370 |