Subkontinento estas granda, relative memenhava terpeco formanta subdividon de kontinento. Laŭ vortaraj difinoj, la termino subkontinento signifas "havanta ian geografian aŭ politikan sendependon" el la resto de la kontinento,[1] aŭ "ampleksa kaj pli malpli memenhava subdivido de kontinento."[2]
Uzita en angla, la esprimo "la Subkontinento" komune aludas al la Hinda subkontinento.[3][4]
Ĝin oni konsideras subkontinento, ĉar ĉiuj tiuj ŝtatoj kuŝas sur tektonika plato, kiu simbolas nevideblan limon inter la hinda subkontinento kaj la ceteraj landoj de Azio.
Ĝenerale la hinda subkontinento inkludas la jenajn ŝtatojn:
La regiono enhavas grandan duoninsulon de Azio sude de Himalajo kaj konstituas geokulture distingan regionon ene de Azio. La regiono enhavas dezertojn, altebenaĵojn, pluvarbarojn, montarojn kaj milon da lingvoj, rasoj, kaj religioj.
Krom la Hindia subkontinento ne estas klaraj kazoj de subkontinentoj, escepte la ebla divido de Ameriko. Tiukaze almenaŭ klarus kio estus Sudameriko, ĉar la divido el la resto de la kontinento estus ĉe la Panama Istmo, sed kio estus Nordameriko ne estus tiom klara, dum kelkaj fakuloj markas ankaŭ Centramerikon kaj aliaj ne. Kaj ĉiukaze oni ne certas kie estu la limoj.