Subway
|
|
filmo
|
Originala titolo
|
Subway
|
Originala lingvo
|
franca lingvo
|
Kina aperdato
|
1985, 13 feb. 1986
|
Ĝenro
|
comedy thriller, amafera filmo
|
Kameraado
|
Carlo Varini
|
Reĝisoro(j)
|
Luc Besson
|
Produktisto(j)
|
Luc Besson • Louis Duchesne • François Ruggieri
|
Scenaro
|
Luc Besson • Pierre Jolivet • Alain Le Henry • Marc Perrier • Sophie Schmit
|
Filmita en
|
Parizo • Metroo de Parizo
|
Loko de rakonto
|
Parizo
|
Muziko de
|
Éric Serra
|
Rolantoj
|
Isabelle Adjani • Christopher Lambert • Michel Galabru • Jean-Hugues Anglade • Richard Bohringer • Jean-Pierre Bacri • Jean Reno • Éric Serra • Arthur Simms • Benoît Régent • Brigitte Chamarande • Constantin Alexandrov • Dominique Hennequin • Guy Laporte • Isabelle Sadoyan • Jacky • Jean Bouise • Jean-Claude Lecas • Jean-Luc Miesch • Luc Besson • Maria Vincent • Pierre-Ange Le Pogam • Claude Melki • Magali Guidasci • Michel D'Oz
|
Produktinta firmao
|
Gaumont
|
Honorigoj
|
Premio César por la Plej Bona Aktoro • Premio César por la Plej Bona Sono • Premio César por la Plej Bona Dekoracio
|
IMDb
|
|
Subway (Metroo) estas franca filmo direktita de reĝisoro Luc Besson aperinta en 1985.
Forŝtelinte kompromisajn dokumentojn, viro rifuĝas sin en la fascinan kaj movplenan mondon de la Metroo de Parizo. Senkompata hom-ĉasado organiziĝas dum kiu strangaj ligiloj interplektiĝas inter la ŝtelinto kaj ties viktimo.
- César de kino 1986: por plej bona aktoro (Christopher Lambert), plej bona dekoraĵo (Alexandre Trauner), plej bona sono (Gérard Lamps)
- Metro-Regio RATP postulis de Luc Besson akuratajn horarojn, ekster hor-pintoj, por filmado: de la 9:00 ĝis la 16:00 kaj de la 1:00 ĝis la 5:00 horo. Filmado okazis ĉefe en Auber kaj daŭris 19 semajnojn. Tamen ankaŭ rekoneblas aliaj metrostacioj kiel Charles de Gaulle - Étoile, Gare de Lyon aŭ Nation.