Sud-picena lingvo | |
mortinta lingvo • antikva lingvo | |
---|---|
Osco-Umbrian | |
Parolata en | nordorienta Italio |
Denaskaj parolantoj | (formortinta lingvo) |
Lingvistika klasifiko | |
hindeŭropa lingvaro
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | spx |
Glottolog | sout2618 |
Angla nomo | South Picene |
Franca nomo | sud-picène |
La antikva sud-picena lingvo apartenas al la italika branĉo de la hindeŭropa lingvaro kaj kune kun interalie la umbra lingvo kaj oska lingvo konsistigas la oskan-umbran subgrupon.
La lingvon parolis la antikva popolo de picenoj – en la sama regiono ankaŭ paroliĝis la nord-picena lingvo, kiu ĝis nun ne estas lingvistike deĉifrita kaj identigita, do ne klaras en kiu grado ĝi parencis al la sud-picena.
La lingvo estas dokumentita per proksimume 20 argilaj tabuloj el la tempo inter la 6-a kaj 3-a jarcento a.K.. Dum longa tempo la tabuloj ne estis deĉifreblaj por la modernaj lingvistoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, ĝis oni malkovris, ke la simboloj . kaj : ne estas diviloj inter frazoj (kiel en la modernaj lingvoj de la latina alfabeto aŭ inter vortoj (kiel en la antikva praveneta lingvo, sed reprezentis la sonojn o kaj f. Kontraŭe al la samregione parolita nord-picena lingvo, kiu ankoraŭ ne klasigeblas, ekde tiam la aparteno de la sud-picena lingvo al la hindeŭropa lingvaro estas klare pruvebla.
Benjamin W. Fortson: Indo-European Language and Culture - An Introduction Eldonejo Blackwell, Oksfordo 2004