Sudafrika otido

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sudafrika otido
Plenkreskulo ĉe Camdeboo Nacia Parko
Plenkreskulo ĉe Camdeboo Nacia Parko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Otidoformaj Otidiformes
Familio: Otidedoj Otidae
Genro: Heterotetrax
Sharpe, 1894
Specio: Sudafrika otido

H. vigorsii

Heterotetrax vigorsii
Smith, 1831
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sudafrika otido (kaj laŭ la scienca nomo Heterotetrax vigorsii ankaŭ Vigorsa otido kaj Karua otido) estas mezgranda birdo de la familio de Otidedoj de la ordo Otidoformaj. Ĝi estas indiĝena de Sudafriko. Estas du subspecioj, la nomiga raso, el sudorienta Sudafriko, kaj H. v. namaqua (Roberts, 1932), el nordokcidenta Sudafriko kaj suda Namibio.[1]

La Sudafrika otido vivas en areo de aridaj habitatoj asociaj kun Karuo kaj aliaj aridaj arbustaraj habitatoj en okcidenta Sudafriko kaj Namibio. Ĝi troviĝas ankaŭ en iom pli densa arbustaro, prefere habitato kun kovro game de 10 ĝis 50 cm el la grundo. Malgranda populacio troviĝas ankaŭ en karueca finbosa habitato en Okcidenta Kablando.[1]

La karua otido estas malgranda otido, 60 cm longa. Maskloj estas pli grandaj kaj fortikaj, pezantaj 1600 g kompare kun la ino kiu pezas ĉirkaŭ 1350 g. La kapo, kolo kaj brusto de la nomiga subspecio estas grizbruna, kun nigraj mentono kaj gorĝo bordigitaj de blanko. La ventro estas rozkolorece blanka, kaj la flugiloj estas brunaj. La ino estas simila al la masklo, sed havas malpli da nigro en la gorĝo. La kolo kaj brusto de la subspecio E. v. namaqua estas pli griza kompare kun la nomiga subspecio.[1]

Karua otido estas ĉiomanĝanta, sed plantomaterialo estas hegemonia en sia dieto. Floroj, frutoj, folioj kaj bulboj estas ŝatataj manĝaĵoj. Aparte, floroj de Asteracoj, Brasikacoj kaj Aizoacoj estas sezone gravaj.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Collar, N. & Kirwan, G.M. (2017). Karoo Bustard (Heterotetrax vigorsii). In: del Hoyo, J., Elliott, A., Sargatal, J., Christie, D.A. & de Juana, E. (eld.). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions, Barcelona. (Alirita el [1] la 3an de Marto 2017).

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Josep del Hoyo, Andrew Elliot, Jordi Sargatal: Handbook of the Birds of the World. Band 3: Hoatzin to Auks. Lynx Edicions, Barcelona 1996, (ISBN 8487334202).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]