Suderwick estas loko kiu apartenas al la germana komunumo Bocholt, en Nordrejn-Vestfalio. Ĝi havas proks. 1800 loĝantojn kaj situas tuj sude de la nederlanda vilaĝo Dinxperlo.
La landlimo inter Germanio kaj Nederlando iras tra vilaĝa strato, kiu norde nomiĝas Heelweg kaj sude Hellweg. En 1949-1963 la pli granda, okcidenta parto de Suderwick estis aneksita de Nederlando.
Nuntempe germanaj bazlernejanoj povas frekventi bazlernejon en Dinxperlo, kaj en Dinxperlo ekzistas ankaŭ german-nederlanda policejo.