Sudislav nad Orlicí | |||
municipo | |||
Dometo por gardistaro
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Sudislav nad Orlicí | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Rivero | Tichá Orlice | ||
Situo | Sudislav nad Orlicí | ||
- alteco | 450 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 59′ 02″ N 16° 18′ 58″ O / 49.98389 °N, 16.31611 °O (mapo) | ||
Katastro | 6,42 km² (642 ha) Sudislav nad Orlicí | ||
Loĝantaro | 146 (2024) | ||
Denseco | 22,74 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1292 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 562 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 581003 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Sudislav nad Orlicí | |||
Retpaĝo: www.sudislav.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Sudislav nad Orlicí situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe neĉefa ŝoseo inter Hrádek kaj Oucmanice, 10 km okcidente de urbo Ústí nad Orlicí. Tra la teritorio de municipo kondukas inter du pontoj trans Tichá Orlice ankaŭ fervojlinio 010 kaj sur la katastra teritorio de Sudislav ĝi havas haltejon Bezpráví. Vivas ĉi tie 146 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Orlické Podhůří, Jehnědí, Hrádek, Oucmanice, Ústí nad Orlicí kaj Brandýs nad Orlicí.
Vilaĝo Sudislav nad Orlicí kaj ankaŭ tri izole situantaj domoj Orlík troviĝas sur rando de ebenaĵo super kruta vala deklivo de rivero Tichá Orlice, en ĝia suda flanko.
Historio de la vilaĝo atingas ĝis la jaro 1292, kiam la reĝo Venceslao la 2-a donacis ĝin al la monaĥejo en Zbraslav, kiun li fondis. Poste Sudislav apartenis al la sinjorejo Brandýs nad Orlicí. Ĝis la jaro 1421 Brandýs apartenis al la monaĥejo en Orlík, kiu estis detruita dum husanaj militoj. De la jaro 1429 sinjorejo Brandýs apartenis al familiaroj Šternberk, Kostka el Postupice, el Pernštejn kaj Žerotín.
En la unua mondmilito soldatiĝis plejparto de junaj viroj el la vilaĝo kaj naŭ el ili falis. Dum la dua mondmilito kelkaj loĝantoj de Sudslava ĉeestis kontraŭfaŝisman kontraŭstaron. Arbargardisto Čeněk Doleček kaj lia filo Oldřich el arbargardistejo Luh, kiuj origine loĝis en Sudislav, suferis pro helpado al partizanoj. Čeněk estis ekzekutita en Dresden kaj la filo mortis en koncentrejo.
Sudislav nad Orlicí estis de sia ekesto kamparana vilaĝo. Dank' al pli granda altitudo la klimato estas pli kruda, sed malgraŭ tio Sudislav apartenas al vilaĝoj kun la plej alta rikolto de grenoj en ĉirkaŭaĵo.
Nomo de Sudislav estis derivita de origina nomo Sulislav, aŭ korto de Sulislav. La verbo "suliti se" en la malnovĉeĥa signifis ŝveliĝi pro memkonscio. Pli poste la nomo ŝanĝiĝis en Sudislav kaj por pli preciza topografia distingo de la jaro 1922 en nuna Sudislav nad Orlicí.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 330 |
1880 | 364 |
1890 | 347 |
1900 | 352 |
1910 | 348 |
1921 | 309 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 288 |
1950 | 224 |
1961 | 193 |
1970 | 154 |
1980 | 120 |
1991 | 111 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 109 |
2011 | 121 |
2014 | 131 |
2016 | 133 |
2017 | 138 |
2018 | 137 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 132 |
2020 | 135 |
2021 | 131 |
2022 | 144 |
2023 | 147 |
2024 | 146 |
Baroka kapelo de Sankta Maria estis konstruita en la dua duono de 18-a jarcento. Ĝi estas oblonga, duoncirkle fermita, fasadoj estas membrigitaj per lizenaj kadroj. En la fronto estas pilastroj kaj simpla triangula pinjono kun segmenta fenestro. La plafono estas plata.
Sur montelstaraĵo super la urbo Brandýs nad Orlicí estas restoj de fortikigita setlejo nomata Orlík. Ĉi tie verŝajne situis monaĥejo de ciriakoj kun preĝejo de Sankta Maria, konstruita en la jaroj 1256 - 1295 kaj detruita de husanoj en la jaro 1421.
Najbare de komunuma oficejo situas sonorilturo - kapeleto el la jaro 1790.
Apud la vojo al Oucmanice estas bieno el la jaro 1903, kiu estas registrita memorindaĵo ĉe UNESCO.
|