Sudslava | |||
germane Zutzlau | |||
municipo | |||
Vojkruciĝo en Sudslava
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Sudslava | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Choceň | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Situo | Sudslava | ||
- alteco | 432 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 02′ 24″ N 16° 17′ 14″ O / 50.04000 °N, 16.28722 °O (mapo) | ||
Katastro | 4,40 km² (440 ha) Sudslava | ||
Loĝantaro | 177 (2024) | ||
Denseco | 40,23 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1349 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 561 13 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 581011 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Sudslava | |||
Retpaĝo: www.sudslava.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Sudslava (germane Zutzlau) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe neĉefa ŝoseo inter Brandýs nad Orlicí kaj Potštejn, 5 km norde de Brandýs nad Orlicí. Vivas ĉi tie 177 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Polom (distrikto Rychnov nad Kněžnou), Borovnice (distrikto Rychnov nad Kněžnou), Koldín, Seč, Velká Skrovnice kaj Lhoty u Potštejna.
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1349.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 359 |
1880 | 326 |
1890 | 329 |
1900 | 307 |
1910 | 327 |
1921 | 314 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 285 |
1950 | 243 |
1961 | 225 |
1970 | 197 |
1980 | 191 |
1991 | 152 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 178 |
2011 | 180 |
2014 | 182 |
2016 | 189 |
2017 | 193 |
2018 | 193 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 193 |
2020 | 186 |
2021 | 169 |
2022 | 176 |
2023 | 176 |
2024 | 177 |
Preĝejo de Ŝanĝo de la Sinjoro estas atestita kiel paroĥa kirko jam en la jaro 1350, renovigita en 1664 kaj en nunan malfrubarokan formon kun riĉa reliefa ornamo rekonstruita en la jaro 1772. Ĝi estas ununava kun malpli larĝa ortangule fermita presbiterejo kun sakristioj kaj en la dua etaĝo oratorioj ambaŭflanke, kun prisma turo okcidente. Triparta okcidenta fronto estas membrigita per duopo de pilastroj kun ionikaj kapetoj kaj rokaĵoj portantaj partojn de surkolonaĵo kaj kornicon. Embrazuro de la ĉefenirejo estas riĉe ornamita per rokaĵoj, super la portalo estas voluta pinjono kun anĝeletoj kaj simboloj de Kredo, Espero kaj Amo. La fronto estas kronita per fendita pinjono ornamita per kvar vazoj, meze kun statuo de Sankta Maria kaj sur flankoj pere de sidantaj statuoj de Moseo kaj de plua sanktulo. Sur flankaj fasadoj estas duopoj de pilastroj kun kapetoj, sur la suda flanko portalo kun ornamita embrazuro.
La presbiterejo estas volbita per prusa plataĵo, sakristioj kaj oratorioj estas volbitaj barele kun segmentoj, triumfa arko estas duoncirkla, la navo volbita barele kun segmentoj sur zonoj, en okcidenta flanko estas duetaĝa ĥorejo, en teretaĝo kaj en la dua etaĝo malfermita en la navon per tri arkoj, ambaŭ etaĝoj estas volbitaj barele kun segmentoj.
Ekipaĵo estas rokoka el la dua duono de 18-a jarcento, la ĉefaltaro estas kadra kun nova bildo de Ŝanĝo de Kristo sur monto Tabor, sur la altaro estas statuoj de Sankta Petro kaj Maria Magdalena, de Sankta Vito kaj Sankta Adalberto. La predikejo estas ornamita per statuoj de Kredo, Espero kaj Amo. En ekipaĵo plu estas du konfesejoj, du flankaj altaroj, bildoj Krucumita Kristo de la 18-a jarcento, Kristo Turmentito el la komenco de 19-a jarcento, stana baptujo.
La kadavrejo baroka el la jaro 1750, situas okcidente de la preĝejo.
Malfrubaroka paroĥestrejo devenas el la jaroj 1760-1770.
Fortikaĵeto kaj la vilaĝo iam apartenis al Mikuláš el Potštejn, kiu famiĝis per sia aventurplena vivo. Li sukcese batalis en soldataro de markgrafo Karel, sed poste fariĝis kavaliro-rabisto. En la jaro 1339 moravia markgrafo Karolo siegis kaj konkeris Potštejn kaj Mikuláš en la batalo pereis. Okaze estis ruinigita ankaŭ fortikaĵeto en Sudslava. En la 19-a jarcento estis forigitaj ĉiuj restaĵoj de la fortikaĵeto, loko kie ĝi staris estas nealirebla privata havaĵo.