Sukeraĵejo estas vendejo de manĝaĵoj, kiuj kutime enhavas altan nivelon de sukero, multajn kaloriojn[1] kaj kiuj estas subdivideblaj en diversaj grupoj: grupo de sukeraĵoj surbaze de faruno kaj grupo de sukeraĵoj precipe surbaze de sukero[2].
La profesio de sukeraĵisto kovras la kuiradkategoriojn de la franca pâtisier (kukbakisto, pasteĉisto) kaj confiseur (sukerfaristo aŭ dolĉaĵisto)[3]. Tial ĝenerale, en sukeraĵejo aŭ pasteĉejo oni vendas kutime produktojn kiuj iom diferencas de produktoj en dolĉajejo (fr. confiserie): bombonoj, krokantaĵoj, tofeo, ĉokolado, marmelado, karamelo, bombono, halvao, lukumo,...
Sukeraĵoj de bakistoj, ankaŭ nomataj "faruna kukejo", ĉefe inkludas dolĉajn kuketojn kaj similajn bakitajn varojn. La "faruna bakejo" ekskludas ĉiutagan panon.
Jenaj specoj de produktoj estas uzataj kiel ĉefa krudmaterialo por la preparado de sukeraĵejaj, pasteĉejaj produktoj: faruno (tritiko, malpli ofte maizo, rizo, aveno, ktp.), sukero, mielo, fruktoj kaj beroj, lakto kaj kremo, triglicerido (i.a. grasoj), ovoj, gisto, amelo, kakao, nuksoj, manĝacidoj, ĝeligaj agentoj, aromoj kaj aromaj aldonaĵoj, manĝkoloroj kaj fermentaj agentoj.
Ĉiuj sukeraĵaj produktoj estas dividitaj en produktoj ĉefe subaze de sukero aŭ en produktoj surbaze de farunon.
Okazas, ke dolĉa produkto enhavas elementojn de ambaŭ grupoj, sed nur unu estas konsiderata la ĉefa (ekzemple, vafloj kun fragoj apartenas al la faruna grupo, kvankam la fraga plenigaĵo estas sukera).
Tiaj produktoj oni kutime manĝas kiel deserton aŭ kun kafo (kafokukoj kiel spekulaco). Ili estas kutime dolĉaj kaj sufiĉe grasaj[4].
Sukeraĵaj produktoj kategoriiĝas en ses kategorioj: plenigitaj kukoj, kuk(et)oj, kafokukoj, biskvitoj, bongustaj sukeraĵaj produktoj kaj specialaj produktoj. Sukeraĵaj produktoj estas pli riĉaj je ovoj, graso kaj sukero ol kafaj panoj[5]. Kiel aliaj bakejproduktoj, ili ne povas esti levitaj kun gisto ĉar la gisto ne funkcias efike en alta grasa aŭ alta sukera maso. Sukeraĵaj masoj estas preparitaj per ŝaŭmado, vipado, miksado aŭ kombino de diversaj teknikoj.
Tortoj: estas multaj specoj de tortoj kiuj varias de lando al lando, ekzemple en Rusio estas multaj diversaj (konsultu la rusan vikipedian paĝon Пирог (torto en Esperanto).
Kukoj: brownie, éclair kaj aliaj.
Festaj desertoj faritaj el biskvito, kremaĵo, bakaĵo kun kremo kaj konfitita frukto, kutime kun bela finaĵo.
Bakproduktoj faritaj el gisto, freŝa butero, kremo, ktp.: pasteĉoj de foliigita pasto aŭ de fermentŝvelita foliopasto (baklavakaj börek) en diversaj formoj kaj grandecoj, bakitaj aŭ frititaj, kun aŭ sen plenigaĵo.
Iom ne katalogeblaj estas:
Troa konsumo de sukeraĵaj produktoj rilatas al la pliigo de la nombro de kazoj de malsanoj kiel tipo 2 diabeto tipo 2, trodikiĝo , denta kario kaj aliaj[6]. Precipe gravas la bezono de limigoj al la konsumo de sukeraĵoj kun nesufiĉa fizika aktiveco, vivstilo kaj en kazoj de hepataj, biliaj vojoj kaj malsanoj de gala veziko, diabeto kaj aliaj endokrinaj malsanoj, kolito. En sukeraĵoj produktitaj por pacientoj kun diabeto, sukero estas anstataŭigita per surogato (ekz. tagatozo).
Sukeraĵaj produktoj estas pli riĉaj je ovoj, graso kaj sukero. Kiel aliaj bakejproduktoj, ili ne povas esti levitaj kun gisto, ĉar la gisto ne funkcias efike en alta grasa aŭ alta sukera maso. Sukeraĵaj masoj estas preparitaj per ŝaŭmado, vipado, miksado aŭ kombinaĵo de diversaj teknikoj.
Pro la alta sukerenhavo (88-98%) kaj malalta humideco (0,6-24%) plej multaj dolĉaĵoj estas karakterizitaj de alta sanitara kaj bakteriologia stabileco dum stokado. Tamen, el medicina vidpunkto, indas noti, ke kustardo, kiu estas vaste uzata por sandviĉi multajn specojn de bakaĵoj, estas bonega brediĝo por mikroboj kaj precipe stafilokokoj . Por malhelpi venenadon kun kustardo en ĝia akva fazo, la sukera koncentriĝo devas esti almenaŭ 60%, ĉar ĉe koncentriĝo de 30-50% stafilokoko ne ĉesas aktivan reproduktadon. En kustardo infektita per stafilokokoj, la enterotoksino atingas danĝeran koncentriĝon por la sano ene de 12 horoj je temperaturo de 30 °C, kaj ene de 4 horoj je temperaturo de 37 °C, tial, en la industria produktado de kremaĵo (kustardo) estas varmigita dum kvin minutoj al temperaturo ne pli malalta ol 95 °C, kaj finitaj produktoj estu konservataj je 6-8 °C dum ne pli ol 12 horoj.
Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la artikolo Кондитерские изделия en la rusa vikipedio, listo de aŭtoroj.
Fotoj de dolĉaĵoj el diversaj landoj kaj kontinentoj
Bildoj aŭ aliaj dosieroj pri sukeraĵejo en Vikimedia Komunejo