Sunda Lando | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
regiono [+] | ||||
Landoj | Indonezio, Malajzio | |||
- koordinatoj | 0° 0′ 0″ N, 110° 0′ 0″ O (mapo)0110Koordinatoj: 0° 0′ 0″ N, 110° 0′ 0″ O (mapo) | |||
|
||||
Sunda Lando | ||||
Vikimedia Komunejo: Sundaland [+] | ||||
Sunda Lando estas biogeografia unuo el Sud-Orienta Azio kiu ampleksas la Malajan Duoninsulon kaj la insulojn de Sumatro, Javo, Borneo, kaj la ĉirkaŭantajn pli malgrandajn insulojn. La organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle Conservation International) indikis ĝin kiel biodiverseco-riĉaĵejon.
Sunda Lando apartenas al la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).
Ĝia orienta limo estas la Linio de Wallace, identigita de Alfred Russel Wallace, kiu signas la orientan limon de la mamula faŭno de Azio, kaj kiu estas la limo inter la orientalisa kaj la aŭstralazia ekozonoj. La insuloj oriente de la Linio de Wallace estas konataj kiel Wallacea, kaj estas konsiderataj kiel parton de la aŭstralazia ekozono.
Iuj sciencistoj kiel Oppenheimer lokalizas la originon de la aŭstronezia lingvaro en Sunda Lando kaj la najbaraj regionoj[1]. Genetika esploro raportita en 2008 montras ke la nuntempaj insuloj kiuj estas la restaĵoj de la tiama ne subakvigita Sunda Breto, estis sammaniere loĝatigitaj ekde antaŭ 50 000 jaroj, kontraste al pasinta hipotezo ke ili estis loĝatigitaj nur antaŭ 10 000 jaroj ekde Tajvano[2].
La Sudĉina Maro kaj limtuŝantaj teramasoj estas estintaj ekspertizitaj fare de sciencistoj kiel Gustaaf Molengraaff kaj Johannes Herman Umbgrove kiuj premisis nuntempe subakvigitajn drenadajn sistemojn. Tiuj ĉi estas mapigitaj fare de Tjia en 1980 kaj priskribitaj pli detale fare de Emmel kaj Curray en 1982 komplete kun riverdeltoj, inundebenaĵoj kaj aluviaj marĉoj[3]. La ekologio de la inundita Sunda Breto estas estinta ekspertizita analizinte borkernojn kiuj estas drilitaj el la oceana grundo. La poleno kiun oni trovas en la borkernoj estas montrinta kompleksan ekosistemon kiu ŝanĝiĝas rilate al tempo [4]. La inundo de la Sunda Breto apartigis speciojn kiuj iam partoprenis en la sama vivmedio, kiel la fiŝo Polydactylus macrophthalmus kiu iam vivis en rivera sistemo kiu oni nuntempe nomas Norda Sunda Rivero aŭ Rivero de Molengraaff. Nuntempe la fiŝo vivas en la rivero Kapuas de Borneo kaj en la riveroj Musi kaj Batanghari de Sumatro en Indonezio[5].
La insuloj de Sunda Lando sin apogas sur plivastigo de la malprofunda azia kontinentbreto nomata Sunda Breto. Dum la glaciepokoj, la maraj niveloj estis pli malaltaj, kaj Sunda Lando estis plivastigo de la azia kontinento. El tiu rezultas ke la koncernaj insuloj gastigas multajn aziajn mamulojn, inkluzive simiojn, homoideojn, tigrojn, tapirojn, kaj rinocerojn. La linio de Wallace, kiu inkluzivas Lombokan Markolon inter Balio kaj Lomboko, kaj Makasaran Markolon inter Borneo kaj Sulaveso, markas la finon de la azia kontinentbreto, kaj la insuloj de Wallacea estas partigitaj de Azio kaj de Aŭstralio kaj Novgvineo per profunda oceano.
Botanikistoj ofte inkluzivas Sundan Landon, la limtuŝantajn Filipinojn, Wallacea kaj Novgvineon al unu flaŭra provinco nomata Malesio, bazita sur similecoj pri iliaj plantaroj, kiuj estas precipe de azia origino.
Ekoregionoj kiuj estas enlistigitaj en la tutmondaj 200 estas oblikve signitaj.
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj