Sunrise Manor | |||
---|---|---|---|
censa loko vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 205 618 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 2 379 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 11′ N, 115° 4′ U (mapo)36.175555555556-115.05972222222Koordinatoj: 36° 11′ N, 115° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 555 m [+] | ||
Areo | 86,444651 km² ( 864 4.4 651 ha) [+] | ||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||
| |||
Sunrise Manor (Sunleviĝa Grandbieno) estas grandurbo, tamen nur censa loko en Usono, en subŝtato Nevado, en Kantono Clark (Nevado) apartenanta al urbaro de Lasvegaso.
Sunrise Manor situas en valo en la sudokcidenta landparto de Usono, en suda parto de la subŝtato, en meza parto de la kantono. Norda Lasvegaso troviĝas 10, Paradise (Nevado) 12 km.
Sunrise Manor fondiĝis en 1957, sed ĝi neniam ricevis statuson pri municipo.
Sunrise Manor situas en varma dezerta klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 13-27 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 40, rekorde 47 °C, la malvarmo kulminas en januaro averaĝe 2, rekorde -13 °C. Jare pluvas po 114 mm. La pluvo kulminas en februaro kaj malkulminas en junio.
En Sunrise Manor funkcias templo de Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj de 1989.
La raskonsisto de Sunrise Manor estis 63.47% blanka, 12.89% afro-amerikana, 0.98% indiana, 6.41% azia, 0.46% pacifik-insulana, 10.13% de aliaj rasoj, kaj 4.67% de du aŭ pli da rasoj. Hispanido aŭ latinamerikano de iu raso estis 27.02% de la populacio.
Jaro | Loĝ. | %+ |
---|---|---|
1970 | 10 886 | — |
1980 | 44 155 | 305,6% |
1990 | 95 362 | 116% |
2000 | 156 120 | 63,7% |
2010 | 189 372 | 21,3% |