La Supera Konsilio por Scienca Esplorado de Hispanio (hispane: Consejo Superior de Investigaciones Científicas, CSIC) estas la plej granda publika institucio dediĉita al scienca esplorado en Hispanio kaj la tria plej granda en Eŭropo. Ĝia ĉefa celo estas evoluigi kaj antaŭenigi esploron kiu povos kontribui al scienca kaj teknologia progreso.
CSIC ludas gravan rolon en scienca kaj teknologia politiko en Hispanio, pro tio ke ĝi okupiĝas pri ampleksa areo, el baza esploro ĝis la transdono de sciado al la produktiva sektoro. Ĝia esploro estas gvidita de ties centroj kaj institutoj, kiuj estas disvastigitaj en ĉiuj aŭtonomaj regionoj de Hispanio. CSIC havas 6% el la tuta personaro dediĉita al Esploro kaj Disvolviĝo en Hispanio kaj ĝi produktas proksimume 20% el la scienca produktado en la lando. Ĝi ankaŭ administras gamon de gravaj servoj, la plej kompletan kaj vastan reto de specialiĝintaj bibliotekoj, kaj ankaŭ havas komunajn esplorajn unuojn.
La CSIC estis kreita en 1939 de la ĵus venkinta Frankista reĝimo post la hispana enlanda milito, surbaze de la valoraĵoj de la Institucio por ampleksigo de Studoj (Junta para la Ampliación de Estudios, JAE) (1907–1939), naskita ene de la Institución Libre de Enseñanza kaj inspirita en la Krausista filozofio. La komenca mandato de la CSIC estis restarigi la klasikan kaj kristanan unuecon de la sciencoj kiu estis detruita en la 18a jarcento ("la restauración de la clásica y cristiana unidad de las ciencias destruida en el siglo XVIII").[1] Ekde ĝia naskiĝo en 1939 ĝis lia morto en 1966, ĝia gvidanto estis José María Albareda, unu el la unuaj membroj de la Opus Dei kaj proksima amiko de ties fondinto, José María Escrivá de Balaguer. José María Albareda estis ordinita pastro en 1959 kaj ĉe sia morto li estis sukcedita kiel ĉefo de CSIC de Manuel Lora-Tamayo, tiam la Ministro pri Edukado de Franco.
Laŭ la artikolo 5 de la Leĝo kiu ĝin ordigas, la nunaj celoj kaj funkcioj de la CSIC estas:
Ties plurfaka kaj multisectorial naturo signifas ke CSIC kovras ĉiujn kampojn de scio. Ties aktiveco estas organizita ĉirkaŭ ok sciencteknikaj areoj:
CSIC administras la sekvantan 6 specialajn hispanajn servojn:
Ĝi ankaŭ partoprenas en du grandaj eŭropaj servoj:
Je januaro 2018 CSIC enlistigis 139 specialecajn esplorajn centrojn efektivigantajn esploron en la antaŭe menciitaj ok malsamajn kampojn.[10]
En marto de 2021 la Instituto pri Geologio kaj Minindustrio de Hispanio (IGME) estis integrita en ĝia strukturo, ĉesante esti sendependa organizaĵo kaj iĝante nacia centro.