Supera konsilio pri nacia sekureco de Irano | ||
---|---|---|
publika administrado ![]() | ||
Komenco | 1989 vd | |
Geografia situo | 35° 47′ 2″ N, 51° 31′ 51″ O (mapo)35.78451.5308Koordinatoj: 35° 47′ 2″ N, 51° 31′ 51″ O (mapo) | |
Lando(j) | Irano vd | |
| ||
La Supera konsilio pri nacia sekureco de Irano estas plenuma politika organo de Irano.
Ĝi estis fondita tuj post la irana revolucio en 1979 por «garantii naciajn utilaĵojn kaj gardi la islaman revolucion, landtutecon, nacian regadon»[1]. La Konsilio baziĝis sur la artikolo 176 de la Konstitucio de Irano kaj konsistas el du subkonsilioj: la Konsilio pri sekureco (prezidanto — la ministro pri internaj aferoj) kaj la Konsilio pri defendo (prezidanto — la komandestro de Generala Ŝtabo de la irana armeo).
La Konsilio pri sekureco havas jenajn funkciojn:
La Konsilio pri defendo estas konsulta organo pri militaj demandoj kaj havas jenajn funkciojn:
Membroj de la Supera konsilio pri nacia sekureco estas:
En ĉiu provinco de Irano agas loka konsilio pri sekureco, kiu inkludas jenajn:
La sekretario de la Supera konsilio pri nacia sekureco estras aparaton de tiu, kontrolas ties kurantan agadon kaj provizas ĉefajn plenumajn funkciojn.
Pri grava politika rolo de la Konsilio atestas interalie, ke nome al ĝi estis komisiita la intertraktado pri la irana nuklea programo. Danke al sia posteno de la sekretario de la Konsilio Hasan Ruhani iĝis grava politikisto. Lia sekvanto Ali Lariĝani pli malfrue partoprenis la prezidantan balotadon kaj okupis la sesan lokon.
Rozov A.A. O Visŝem sovete nacionalnoj bezopasnosti Irana (=La supera konsilio pri nacia sekureco de Irano) ruse