Surbo | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Apulio |
Provinco | Lecce (Leĉo) |
Geografia situo | 40° 24′ N, 18° 8′ O (mapo)40.418.133333333333Koordinatoj: 40° 24′ N, 18° 8′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 55 m |
Areo | 20 km² |
Loĝantaro | 14 695 (2023) |
Loĝdenso | 707 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Giorgilorio |
Najbaraj komunumoj | Leĉo (Lecce), vidu sube |
Patrono | Orontius de Lupiae (de Leĉo) |
Festa tago | 2-a de oktobro |
Nomo de loĝantoj | surbini |
Poŝtkodo | 73010 |
Imposta kodo | L011 |
Kodo laŭ ISTAT | 075083 |
Telefona prefikso | 0832 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Surbo estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la administra regiono Apulio (itale Puglia) kaj al la provinco Leĉo (itale Lecce), kaj estas antaŭurbo de la provinca ĉefurbo Leĉo. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 14 695 loĝantoj sur areo de 20,78 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 707 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la loka sanktulo Orontius de Lupiae (de Leĉo), kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
La urbo Surbo situas ĉe la sudorienta pinto de Italio. La teritorio de Surbo estas komplete ĉirkaŭita de la urbo Leĉo, tiel ke Surbo formas enklavon, sed la okcidente najbara komunumo Trepuzzi de la teritorio de Surbo dividiĝas nur per mallarĝa strio de komerca zono de Leĉo.
En Surbo ekde 2007 funkcias ventoparko kiu produktas la energion por 33000 familioj.
La unua dokumenta mencio de Surbo datiĝas el la jaro 1181 el diplomo de la normano Tankredo, reĝo de Sicilio. Surbo en tiu epoko estis parto de la grafejo de Lecce kaj ĝis la fino de la 18-a jarcento Surbo troviĝis sub la regado de la urbestroj de Lecce, kiuj estis la feŭdoj kaj baronoj por Surbo.[1]