Surfmuziko (aŭ en angla surf music, surf rock, surf pop, aŭ surf guitar) estas ĝenro de rok-muziko asocia kun la subkulturo de surfado, precize ĉe Suda Kalifornio.
Ĝi estis speciale populara el 1958 ĝis 1964 en du ĉefaj formoj.[1] La unua estas instrumenta surfmuziko, distingita per reson-fortaj elektraj gitaroj luditaj por alvoki la sonon de eksplodantaj marondoj, ege pioniere de Dick Dale kaj the Del-Tones. La dua estas voĉa surfmuziko, kiu prenis elementojn de la origina surfsono kaj aldonis voĉajn harmoniojn, movado estrita ĉefe de the Beach Boys.[2][3]
Dick Dale disvolvigis la surfstilon el instrumenta rokmuziko, al kiu li aldonis influojn de Mezoriento kaj de Meksiko, fortan resonadon kaj rapide alternan gitarplukadon. Lia sukcesa "Let's Go Trippin'", en 1961, lanĉis la surfmuzikan frenezecon, inspirante multajn aliajn sekvi tiun modon. La ĝenro atingis tutlandan eksponon kiam ĝi estis reprezentita per kantobandoj kiel the Beach Boys kaj Jan and Dean.[4]