Surjoux-Lhopital | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
![]() | |||
komunumo en Francio (2019–) ![]() | |||
Administrado | |||
Regiono | ![]() | ||
Departemento | ![]() | ||
Arondismento | Nantua | ||
Kantono | [[kantono Valserhône|Valserhône]] | ||
INSEE kodo | 01215 [+] | ||
Poŝtkodo | 01420 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 140 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 58′ N, 5° 47′ O (mapo)45.96835.7761Koordinatoj: 45° 58′ N, 5° 47′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 7,99 km² ( 799 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Surjoux-Lhopital estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ain, en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes [ovɛʁɲ ʁon alp]. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 140 loĝantoj sur areo de 7,99 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Nantua kaj al la [[kantono Valserhône]].
La teritorio havas komunan limon kun Injoux-Génissiat, Franclens, Challonges, Chanay, Haut Valromey kaj Haut-Valromey.
Ĝi estis kreita kiel nova komunumo kun efiko de la 1-a de januaro 2019 per kunigo de la antaŭaj komunumoj Lhôpital (de komence de 2020 53 loĝantoj) kaj Surjoux (de samtempe 90 loĝantoj). La administra sidejo estas en la loĝloko Lhôpital - tiu nomo estas variigo de la franca vorto hôpital, kun artikolo l' hôpital, en la senco de hospitalo aŭ malsanulejo. La forfalo de la elizia apostrofo ['] jam estas tre malkutima en la franca lingvo, kaj despli malkutimas la forfalo de la cirkumflekso, la tegmenta aŭ "ĉapela" supersigno [^] super la "o" en la kunigita nomo de la nova komunumo ekde la 1-a de januaro 2019: kutime la litero "ô" estas silenta memorigo pri tio, ke post la "o" en la latina praformo estis litero "s", kiel hôpital anstataŭ esperante hospitalo aŭ hôtel anstataŭ la latina hostellum - tamen la lasta vorto, hotelo, eniris Esperanton rekte el la franca lingvo kaj ne el la origina latina, tial en Esperanto same mankas la meza litero "s". Ĉiukaze la ortografio Surjoux-Lhopital estas la momente oficiala.