Suzanne Romaine | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1951 (73-jaraĝa) en Masaĉusetso |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Edinburgo Universitato de Birmingham Kolegio Bryn Mawr |
Okupo | |
Okupo | lingvisto |
TTT | |
Retejo | https://users.ox.ac.uk/~romaine/ |
Suzanne ROMAINE (naskiĝinta en 1951) estas usona lingvisto konata pro ŝia laboro pri historia lingvistiko kaj socilingvistiko.
Ekde 1984 ĝis 2014 ŝi estis Merton Profesoro de angla Lingvo ĉe la Universitato de Oxford [1] [2][3]. En 1998 ŝi ricevis honoran doktoriĝon de la Universitato de Tromsø en Norvegio kaj en 1999 ŝi ricevis alian doktoriĝon de Uppsala Universitato en Svedio [4].
La esploro de Romaine koncentriĝis unuavice pri la historia lingvistiko kaj socilingvistiko kaj precipe rilatas al problemoj de socia plurlingvismo, lingva diverseco, lingvoŝanĝiĝo, akirado de lingvaĵo kaj lingvokontakto. Aliaj areoj de intereso inkluzivas tekstaran lingvistikon, lingvon kaj sekson, legokapablon kaj dulingvan edukadon. Ŝi faris terenlaboron pri la lingvo de lernejanoj el laboristaj medioj en Skotlando, pri skemoj de dulingvismo kaj lingva perdo inter panĝabaj parolantoj en Anglio, pri la lingvo de kamparaj kaj urbaj lernejanoj en Papua Nova Gvineo kaj ankaŭ en Havajo[5].
Suzanne Romaine ĉefprelegis en 2016 dum simpozio pri 'Lingvo kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo' organizita de la Studgrupo pri Lingvoj kaj la Unuiĝintaj Nacioj ĉe UN-oficejo de UEA en Novjorko. En tiu simpozio en kiu oni emfazis la gravecon de lingvoj kaj dudirekta lingva komunikado en plenumo de la 17 Celoj, Suzanne Romaine rimarkigis ke "Malgraŭ siaj imponaj celoj, la Celoj por Daŭrebla Evoluigo (CDE), tamen ne agnoskas la centran rolon de lingvo en la tutmonda debato pri malriĉeco, daŭripovo, kaj justeco” [6].
Hejmpaĝo de Suzanne Romaine ĉe la Universitato de Oxford
Hejmpaĝo de Suzanne Romaine ĉe la Universitato de Havajo