Suzumiya Haruhi no Yuutsu | |||||
---|---|---|---|---|---|
serio de leĝeraj romanoj | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Tanigawa Nagaru | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | japana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 2010 | ||||
Ĝenro | lerneja animeo kaj mangao • fantasto • sciencfikcio | ||||
| |||||
Suzumija Haruhi no Jūcu (japane: 涼宮ハルヒの憂鬱; hepburne: Suzumiya Haruhi no Yuutsu, esperante: La deprimo de Suzumija Haruhi) aŭ simple Suzumija Haruhi (涼宮ハルヒ) serio de ilustritaj romanoj verkitaj de TANIGAÛA Nagaru kaj ilustrititaj de ITŌO Noiĝi, kaj eldonitaj de Kadokawa Sneaker Bunko (Kadokawa Shoten). La Deprimo de Suzumija Haruhi, la titolo de la unua verko, estas uzita por la nomo de la desegnita televidoserio de la studio Kyoto Animation. Sekve la novelon, TSUGANO Gaku aranĝis desegnitan bildserion ekde 2005 je la bildgazeto Shonen Ace.
Kiam ĉefrolulo Kjon, ordinara knabo eniĝis en la altlernejon, li renkontis knabinon SUZUMIJA Haruhi. En komenciĝo de nova lernojaro, ŝi deklaris en sinprezento,
"Mi interesiĝas ne pri simplaj homoj. Ekstertera homo, homo el estonteca mondo, aliamondano aŭ homo kun supernatura povo en la klaso, venu al mi. Tio estas ĉio.".
Ŝi serioze volis eltrovi eksterordinarajn homojn kaj ĝui kun ili. Por realigi tion, ŝi fondis klubon SOS trude kolektante Kyon, NAGATO Yuki kaj ASAHINA Mikuru, poste KOIZUMI Itsuki. Kyon baldaŭ estis sciigata ke Nagato estas ekstertera homo, Asahina estas homo el estonteca mondo, kaj Koizumi estas supernaturapovisto dum Haruhi ne trovis tion.
La rakonto estas ĉefe pri lernejaj eventoj. La verkanto intence havigas diversajn kliŝajn mondokonceptojn al la rakonto kaj fikciuloj laŭ Japanaj fikcioj.
(-kun, -san, -chan[-ĉan] :karesformigaj sufiksoj kiel -ĉj- -nj-)
La Grupo de Suzumija Haruhi por tregajigi la mondon (japane: 宇宙人や未来人や超能力者を探し出して一緒に遊ぶこと [Sekaj o Oini moriagerutameno Suzumija Haruhi no Dan], mallongigo: SOS団 [esu-ō-esu-dan]; grupo SOS) kiu estas mallongigo de – ) estas fondita de Haruhi sen permeso de la lernejo. La centro situas ĉambron de la beletra klubo kiun Haruhi okupadas.
キョン (hepburne: Kyon). Ĉefrolulo de la rakonto. La serio ĉiam rakontiĝas je lia vidpunkto. Li estas ĉiam moknomata "Kjon", lia vernomo neniam aperas en la serio. Li estas ordinara homo (kliŝa ĉefrolulo por fikcioj) en la SOS-dan, lia rolo estas implikiĝado de neordinaraj agadoj de Haruhi. En infaneco li revis renkonti malordinarajn okazaĵojn kiel en fikcioj. Kiam li tempovojaĝis mondon antaŭ 3 jaroj, li akiris konsidereblan ŝlosilon por la rakonto. Liaj amikoj ekde mezlernejo estas KUNIKIDA (国木田) kaj TANIGUĈI (谷口)
涼宮ハルヒ (hepburne: Suzumiya Haruhi) – samklasano de Kjon. Ŝi estas inteligenta kaj belaspekta, sed egoisma, mankas komunan saĝon. Ŝi fondis grupon SOS kaj estras ĝin. Ŝi ofte embarasas la membrojn per malordinaraj planoj. Ŝi havas grandan potencon ŝanĝi la mondon (en plejmalbona kazo, la mondo estus detruigata) dum ŝi ne scias tion. Ŝia potenco senintence okazigas diversajn ĝenajn eventojn.
長門有希 (hepburne: Nagato Yuki) – membro de beletra klubo. Ŝi membriĝis de SOS, kiam Haruhi okupis la ĉambron de ŝia klubo por centro de SOS. Ŝi estas silentema kaj ĉiam legas libron. Ŝi estas ekstertera homo, pli detale Humanoido-Interfaco por komuniki kun Organika Vivo farita de kosma neorganika vivo Informo-Integrata Penso-objekto kiu regas galaksion.
Ŝi utiligas supernaturan povon. En komenciĝo de la serio, ŝi vestiĝis okulvitrojn ,sed ŝi ne vestiĝas ilin ekde kiam ŝi perdis en batalo kontraŭ ASAKURA Ryoko kiu celis murdi Kyon. Nagato estis sendata por observadi Haruhi, nun koncentriĝas protekti la membrojn. (laŭ ŝablona emo por roboto en fikciaĵoj) Ŝi ŝajnas ekhavi homan emocion.
朝比奈みくる (hepburne: Asahina Mikuru) estas pli aĝa studento(16 aŭ 17-jaraĝa) unu jaron ol Kjon, sed ŝajnas juna kiel mezlerneja studento. Ŝi estis membro de klubo pri kaligrafio. Haruhi forkaptis kaj trude membrigis ŝin kiel loli, grandbrusta kaj moevoka maskoto.
Fakte, ŝi venas el estonteca mondo, kaj povas transtempiĝi. Ŝi estis
sendata por enketi Haruhi, tamen ŝi estas ne sciigata detalajn informojn.
古泉一樹 (hepburne: Koizumi Itsuki). Li estis invitata la grupon de Haruhi ĉar li transiĝis la altlernejon en majo. Ŝi kredis laŭ fikciaĵoj ke translernejiĝinto estas ofte specialulo. Fakte li estas supernaturapovisto, kaj apartenas al organizaĵo de supernaturapovistoj. Li solvas monstrojn el malkontento de Haruhi per supernaturapovo en ferma spaco, tamen li ne povas uzi ĝin en la reala spaco. Li estas belulo, ĉiam ridetas . En danĝero, lin subtenas membroj de la organizaĵo. Li estas bona analizisto pri eksterordinaraj okazaĵoj, indikas la membrojn en solvon.
鶴屋 (hepburne: Tsuruya) – amikino kaj samklasano de Asahina. Ŝi agordiĝas kun Haruhi, partoprenas eventojn de la grupo. Ŝi trovis ke la membroj estas eksterordinaraj, sed ŝi ne zorgas.
En la serio aperas ASAHINA Mikuru el mondo post kelkaj jaroj de ŝi. Ŝi estas matura, Kyon vokas ŝin distinge ASAHINA-san (la granda), dum vokas nuntempan ASAHINA-san(la malgranda). La granda helpas Kyon kaj la estintan ŝin ASAHINA Mikuru (la malgranda), sed intence ne donas informon al ili.
生徒会長 [sejto kajĉo] Realulo kaj malherulo. Li ordonis fermi la beletran klubon celante nuligi agadojn de SOS-dan. Li metis kondiĉon ke la beletra klubo eldonu sian gazeton.