Svahila pasero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Passer suahelicus (Reichenow 1904) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Svahila pasero (Passer suahelicus) apartenas al genro Pasero. Ĝi loĝas sur savanoj en suda Kenjo kaj Tanzanio. Ĝi kreas hibridojn kun Grizkapa pasero en suda Tanzanio kaj eble ankaŭ sur aliaj lokoj. Iuj aŭtoroj la specion konsideras kiel subspecio de Grizkapa pasero.
Ĝi estas ofte konsiderata tipo de la Grizkapa pasero, kaj fakte estas simila specio kun sablokoloraj al grizbrunaj kapo (pli malhela traokule) kaj subaj partoj, bruneca dorso, pli bruna pugo kaj malhelaj vosto kaj flugiloj kun brunaj ŝultroj kun blanka malgranda makuleto. La beko estas fortika kaj bazdika kun iom kurba supra makzelo.
|