Svatobořice-Mistřín (germane Swatoborschitz-Mistersing) estas municipo en distrikto Hodonín, en Sudmoravia regiono en Ĉeĥio situanta 4 km sudokcidente de Kyjov. La municipo konsistas el du partoj, Svatobořice kaj Mistřín. Vivas ĉi tie 3 528 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Strážovice, Sobůlky, Skoronice, Šardice, Hovorany, Milotice, Dubňany kaj Kyjov.
La municipo estiĝis en la jaro 1964 per unuigo de du memstaraj vilaĝoj Svatobořice kaj Mistřín, el kiuj ĉiu havas sian propran historion. Svatobořice unuafoje menciiĝas en la jaro 1349, kiam Bolek el Otaslavice vendis parton de la vilaĝo al Markvart el Morkovice.
Mistřín estas menciata en la jaro 1228 kiel posedaĵo de monaĥejo Velehrad.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 724 |
---|
1880 | 1 861 |
---|
1890 | 1 969 |
---|
1900 | 2 337 |
---|
1910 | 2 686 |
---|
1921 | 2 964 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 3 823 |
---|
1950 | 3 069 |
---|
1961 | 3 521 |
---|
1970 | 3 593 |
---|
1980 | 3 646 |
---|
1991 | 3 486 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 3 483 |
---|
2011 | 3 419 |
---|
2014 | 3 566 |
---|
2016 | 3 564 |
---|
2017 | 3 531 |
---|
2018 | 3 548 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 3 538 |
---|
2020 | 3 530 |
---|
2021 | 3 394 |
---|
2022 | 3 466 |
---|
2023 | 3 527 |
---|
2024 | 3 528 |
---|
- Malfrue baroka preĝejo de Ĉielvizito de Virgulino Maria el la jaro 1743
- Sonorilejo el la jaro 1719 kun sunhorloĝo
- Du ŝtonaj kapoj kun aspekto de romia dio Jano
- Statuo de sankta Floriano el la jaro 1745
- Internejo el la unua kaj la dua mondmilito. La 7-an de oktobro 2017 estis sur ĝia loko malfermita monumento kaj muzeo.[1]