Sven Tito ACHEN (n. la 29-an de julio 1922 en Bonaero, Arĝentino - m. la 14-an de novembro 1986) estis dana verkisto kaj fakulo pri heraldiko. Li kunfondis la Danan Societon pri Heraldiko kaj estis la unua eldonisto de la Heraldisk Tidsskrift ("Heraldika Gazeto") en Danio.