Svijanský Újezd (germane Aujest bei Swijan) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Liberec, en distrikto Liberec. En la municipo vivas 439 loĝantoj (2024). Ĝi konsistas el tri partoj: la propra Svijanský Újezd, Močítka kaj parto de domaro Jirsko, kies plua parto apartenas al municipo Sezemice.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Loukov (distrikto Mladá Boleslav), Svijany, Pěnčín, Soběslavice, Kobyly kaj Sezemice.
La teritorio de hodiaŭa municipo apartenis al monaĥejo Hradiště. La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1436, kiam imperiestro Sigismondo lombardis la eksan posedaĵon de monaĥejo al Bohuš z Kováně en Frýdštejn. La senjorujon alternis vico de posedantoj, post konfiskoj en la jaro 1622 akiris la teritorion Albrecht z Valdštejna. En 1820 akiris la svijanan senjorujon Karel Alain Rohan. Rohanoj, havantaj sidejon en kastelo Sychrov, tenis la senjorujon ĝis la jaro 1945.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 436 |
---|
1880 | 461 |
---|
1890 | 502 |
---|
1900 | 518 |
---|
1910 | 534 |
---|
1921 | 538 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 523 |
---|
1950 | 372 |
---|
1961 | 351 |
---|
1970 | 346 |
---|
1980 | 311 |
---|
1991 | 353 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 358 |
---|
2014 | 407 |
---|
2016 | 417 |
---|
2017 | 431 |
---|
2018 | 444 |
---|
2019 | 447 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 449 |
---|
2021 | 436 |
---|
2022 | 428 |
---|
2023 | 445 |
---|
2024 | 439 |
---|
Ĉiujare en Svijanský Újezd oni ankaŭ aranĝas bierajn solenojn de Bierfarejo Svijany, kiuj estas akompanataj de koncertoj de diversaj muzikaj grupoj.
Panoramo de Svijanský Újezd
Partoj de municipo Svijanský Újezd (3) |
---|
|
|