Svratouch | |||
municipo | |||
Vido al la municipo kun evangelia preĝejo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Svratouch | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Hlinsko | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suprasvratka montetaro | ||
Rivero | Brodek | ||
Situo | Svratouch | ||
- alteco | 655 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 43′ 45″ N 16° 02′ 18″ O / 49.72917 °N, 16.03833 °O (mapo) | ||
Areo | 12,71 km² (1 271 ha) | ||
Loĝantaro | 926 (2024) | ||
Denseco | 72,86 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1392 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 539 42 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 572349 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Svratouch | |||
Retpaĝo: www.svratouch.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Svratouch situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy, 1 km norde de urbo Svratka, ĉe ŝoseo n-ro 354 inter Skuteč kaj Svratka. Tra la municipo kondukas akvodislima linio de la Norda kaj Nigra maroj. Vivas ĉi tie 926 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Krouna, Svratka, Chlumětín, Pustá Kamenice kaj Pustá Rybná.
La unua skriba mencio pri vilaĝo Svratouch devenas el la jaro 1392, kiam ĝi apartenis al la sinjorejo Rychmburk, kiun Smil Flaška el Pardubice transigis al Ota Berka. En la 16-a jarcento ĉi tie laboris vitrofarejo, kies produktoj estis famaj en tuta centra Eŭropo. La loĝantoj vivtenis sin ankaŭ per produktado de ledaĵoj, potfarado kaj per minado de fererco.
La 9-an de majo 1945 estis en Svratouch kaj apuda urbo Svratka de sovetaj aviadiloj bombardita fuĝanta germana armeo.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 609 |
1880 | 1 606 |
1890 | 1 561 |
1900 | 1 521 |
1910 | 1 558 |
1921 | 1 489 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 375 |
1950 | 1 049 |
1961 | 1 137 |
1970 | 1 069 |
1980 | 1 014 |
1991 | 926 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 899 |
2011 | 873 |
2014 | 881 |
2016 | 870 |
2017 | 877 |
2018 | 872 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 885 |
2020 | 878 |
2021 | 883 |
2022 | 891 |
2023 | 910 |
2024 | 926 |
Proksimume 3 km oriente de la vilaĝo troviĝas rokaĵo Zkamenělý zámek (Ŝtoniĝinta kastelo), natura memorindaĵo. Sur tiu loko iam estis neolitika kaj slava opidumoj. Proksime de ĝi situas rokoka ĉaskasteleto Karlštejn, konstruita en la jaroj 1766 - 1776 de familiaro Kinský. Ĉirkaŭ ĝi tiam estis cerva barita arbaro. La nomo Karlštejn ne estas derivita de konata ĉeĥa burgo konstruigita de Karolo la 4-a, sed de germana esprimo Kahlstein (Nuda ŝtono).
Post eldono de tolera patento de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 ĉi tie jam en la jaro 1783 ekestis evangeliana preĝejo, ĉar en la vilaĝo vivis multaj ĝis tiam sekretaj nekatolikoj. Nuna formo de la preĝejo estas post rekonstruo en la jaro 1911. En la jaro 1784 estis en Svratouch fondita ankaŭ evangeliana lernejo. Plej frue oni instruis en bienaj domoj, poste en malnova lernejo n-ro 218. En la jaro 1898 estis konstruita nova lernejo.
Proksime de Svratouch, apud unu el fontoj de la rivero Chrudimka, situanta ĉe domaro Filipov, komencas instrua pado Krajem Chrudimky (Tra regiono de Chrudimka). Ĝi havas 31 haltejoj natur- kaj patruj-sciencaj.
Katolika kapelo en centro de la vilaĝo estis konstruita en la jaro 1933.
|