![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Syzygium jambos | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Syzygium jambos aŭ jamboso estas arbo el la familio de Mirtacoj. La specio estas indiĝena en sudorienta Azio kaj estas pro siaj fruktoj kultivataj ĉie en la Tropikoj.
Syzygium jambos estas ĝis 10 m alta arbo kun malalta trunko, larĝa krono kaj rondaj branĉoj. La folioj estas kontraŭsidaj. Ili estas simplaj kaj havas 5 ĝis 10 mm longan tigon. La leda rigide papereca limbo estas 8 ĝis 26 cm longa kaj 2 ĝis 4,5 cm larĝa, lanceta, oblonga aŭ lineala, pinta ĝis longe pinta kunkojlforma bazo. Ambaŭ flankoj estas brile verdaj kaj kovrataj kun oleoglandoj. Ekzistas 8 ĝis 25 je la malsupra flanka antaŭstarantaj nervuroj. Junaj folioj estas rozeaj aŭ ruĝaj kaj kreskas en malrigidaj faskoj.[1][2]
La floroj estas aranĝitaj en malmultaj finestarantaj panikloj kun 1 ĝis 3,5 cm longa tigo aŭ staras unuope en foliakseloj. La unuopaj floroj havas diametron de 3 ĝis 4 cm kaj odoras dolĉe. La korolo estas 0,8 ĝis 1,5 cm longa kaj inverse kegloforma. La kvar sepaloj estas 5 ĝis 8 mm longaj kaj 6 ĝis 9 mm larĝaj rondecaj triangulaj-ovoformaj. La petaloj estas 1,4 ĝis 1,5 cm longaj, blankaj ĝis rozeaj, larĝe ovformaj kaj fine retiritaj. La multnombraj stamenoj estas kremblankaj kaj 1,5 ĝis 2,8 cm longaj, la anteroj estas proksimume 1,5 mm. La stiluso estas 2 ĝis 3,5 mm longa. La fruktoj estas 2,5 ĝis 5 cm dikaj, rondaj ĝis pirformaj, flavecaj, blankecaj aŭ ruĝaj drupberoj. la kaliko restas. La fruktoj odoras rozsimilaj kaj havas freŝigan aŭ palan guston. La specio floras de marto ĝis aprilo, la fruktoj estas maturaj de majo ĝix junio aŭ novembro ĝis decembro.[1][2]
La planto estas indiĝena en sud-orienta Azio. Tie ĝi kreskas en miksitaj arbaroj sur deklivoj, apud riveroj kaj en valoj ĝis alteco de 100 ĝis 1500 m.[2] La specio estas kultivata tutmonde en la tropikoj kiel frukt-, ornam- kaj ombroarbo.[1]
Syzygium jambos estas specio el la genro Sizigio el la plantofamilio de Mirtacoj, subfamilio Myrtoideae, tribo Syzygieae. La specio estas unue priskribita de Carl von Linné en 1753 en sia verko Species Plantarum kiel Eugenia jambos [3]. Arthur Hugh Garfit Alston metis ĝin al la genro Syzygium en 1931.[4]
Oni distingas tri variojn[2]:
La fruktoj estas manĝataj freŝe au prilaborataj al marmelado, ĵeleo aŭ trinkaĵo.[1]