Szamosbecs [samoŝbeĉ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Csenger. Paro de Szamosbecs estas Tiszabecs.
Szamosbecs situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Mátészalka-Satu Mare, laŭ dekstra bordo de Somesul kun ponto. Csenger troviĝas 4, Fehérgyarmat 24, Mátészalka 38 km-ojn.
La unua mencio pri la komunumo devenis el 1314 laŭ tiama hungara ortografio "Beecz". En la 16-a jarcento la vilaĝo apartenis al fortikaĵo de Szatmár. Ĝis 1828 ofte okazis inundoj, tiam la rivero ricevis artefaritan branĉon, sekve ĉesis tiu danĝero. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kuracejo, poŝto.