Szentbékkálla (sentbEkAla) estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Tapolca.
Szentbékkálla situas en iama kratero, nun baseno Káli, laŭ traira flankovojo.
La unua mencio devenis el 1273 en formo Szentbenedekkálla (=Sankta Benedikto-kálla). En 1296 estis menciita ankaŭ vilaĝo Töttöskál (totoŝkAl), kie loĝis reĝaj servistoj. La turkoj detruis la vilaĝon en 1531.
En Szentbékkálla migra poŝto servas.