Szászfa [sAsfa], germane Sachsendorf estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Szikszó. La loknomo signifas: saksa-vilaĝ'.
Szászfa situas sur deklivoj, laŭ flankovojoj. Szendrő troviĝas 22, Encs gg 25, Edelény kaj Gönc po 30, Miskolc 52 km-ojn.
La unua mencio devenis el 1351 laŭ tiama ortografio "Zazfa". Post la mezepoko la komunumo apartenis al la Osmana Imperio, tamen restis daŭre loĝata. En Szászfa migra poŝto servas.