Szögliget [sogliget] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Edelény.
Szögliget situas en valo de rojo, fine de sakovojo. Aggtelek kaj Szendrő troviĝas po 17, Rudabánya 21, Miskolc 60 km-ojn. Fantomvilaĝo Derenk apartenas al la municipo.
La unua mencio pri la vilaĝo kaj fortikaĵo "Szádvár" [sAdvAr] devenis el la 13-a jarcento. La Habsburgoj plene detruis la fortikaĵon en 1686. Dum la 2-a mondmilito partizanoj bataladis ĉe la apudaj arbaroj. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, poŝto, kuracejo, dentokuracejo.