Sámuel Genersich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1768 en Käsmark (Késmárk), Hungara reĝlando (nuntempa Kežmarok en Slovakio) |
Morto | 2-an de septembro 1844 (76-jaraĝa) en Lőcse, Hungara reĝlando (nuntempa Levoča en Slovakio) |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Familio | |
Frat(in)o | János Genersich (en) |
Okupo | |
Okupo | botanikisto kuracisto |
Sámuel Genersich [ŝAmuel generziĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Genersich Sámuel estis hungara kuracisto, botanikisto. Lia botanika kodnomo estis Geners.
Sámuel Genersich [1] naskiĝis la 15-an de februaro 1768 en Hungara reĝlando en Késmárk. Li mortis la 2-an de septembro 1844 en Lőcse.
Sámuel Genersich supozeble apartenis al la germana minoritato en Hungarlando. Li frekventis lernejon en sia naskiĝurbo (Käsmark), poste li akiris medicinan diplomon en universitato en Vieno. Post siaj studoj li estis kuracisto en sia naskiĝurbo 6 jarojn, poste li translokiĝis al Lőcse (ankaŭ Leutschau), kie li estis municipa kuracisto ĝismorte. Li okupiĝis multe pri botaniko, li ofte kolektis kreskaĵojn en Supra Hungarujo. Li havis edzinon, kiu naskis 6 gefilojn. Li estis honora membro de la Botanika Societo de Regensburg.