Sándor Wagner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 16-an de aprilo 1838 en Pest (urbo) (Hungario) |
Morto | la 19-an de januaro 1919 en Munkeno (Germanio) |
Tombo | Munkeno |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario Aŭstra imperio |
Alma mater | Akademio de Belartoj Munkeno (–1864) Akademio de Belartoj de Vieno (–1856) |
Okupo | |
Okupo | pentristo universitata instruisto instruisto |
Sándor WAGNER [ŝAndor vAgner], laŭ hungarlingve kutima nomordo WAGNER Sándor (naskiĝis la 16-an de aprilo 1838 en Pest, mortis la 19-an de januaro 1919 en Munkeno) estis hungara pentristo, altlerneja instruisto.
Sándor Wagner studis komence pentradon de Henrik Weber en sia naskiĝurbo, poste en Vieno (1854-1856), fine inter 1856 - 1864 en akademio de Munkeno de Carl Theodor von Piloty. Post 2 jaroj li estis vicinstruisto en la akademio, ekde 1869 jam ordinara instruisto ĝis 1910. En la sekvaj jaroj li vojaĝis kelkfoje al Italio kaj Hungarlando. Liaj temoj estis ĉefe la hungara historio, lia ĉefverko estas Dugovics Titusz önfeláldozása, kiu estas videbla en la Hungara Nacia Galerio.