São Borja | |||
municipo | |||
|
|||
Oficiala nomo: São Borja | |||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Subŝtato | ![]() | ||
Mezoregiono | Sudokcidento de Rio-Grando (Sudoeste Rio-grandense) | ||
Mikroregiono | Campanha Ocidental | ||
Situo | urba centro | ||
- koordinatoj | 28° 39′ 39″ S 56° 00′ 14″ U / 28.66083 °S, 56.00389 °U (mapo) | ||
Areo | 3 616,035 km² (361 603,5 ha) | ||
Loĝantaro | 61 671 (2010) | ||
Denseco | 17,05 loĝ./km² | ||
Horzono | UTC-3 | ||
Poŝtkodo | 97670-000 | ||
![]() | |||
Retpaĝo: http://www.saoborja.rs.gov.br | |||
![]() |
São Borja estas municipo en la brazila subŝtato Suda Rio-Grando, kiu havis 61.671 loĝantojn en 2010 [1]. Ĝi situas en la mezoregiono Sudokcidento de Rio-Grando (portugale Sudoeste Rio-grandense).
La urbestrejo situas ĉe Strato Aparício Mariense, nº. 1751.
En ĝi naskiĝis multaj gravuloj, kiel Getúlio Vargas, João Goulart kaj Leonel Brizola.
La 21-an de septembro 1975 estis fondita “Esperanto-Klubo de São Borja” kun la partopreno de 100 homoj. Tio okazis pro la iniciato de Modesto Belmonte de Abreu post prelego farita de li en Fakultato pri Filozofio, Sciencoj kaj Beletro, kie li ĉeestis invitita de framasona grupo.