TKB-059 (ТКБ-059) estas sovetia eksperimenta trituba sturmofusilo, komponita bullpup kaj kapabla pafi tute aŭtomate. Ĝi uzas municion de 7,62 × 39 mm, estis kreita en la Centralo de armiloj de Tula en 1966. Estas bazita en la Pribor 3B (ruse Прибор 3Б), antaŭa eksperimenta fusilo kun tri tuboj.[1] Ambaŭ armiloj estis disvolvitaj de la dezajnisto de malpezaj armiloj German Korobov.
Ambaŭ armiloj uzis trioblan ŝargilon de 7.62 × 39 mm kun kapablo de 90 kartoĉoj, kun ĉiu tubo provizata sendepende de la ŝarĝilo. La TKB-059 povas esti pafita de ambaŭdekstra formo.
Ĝi ne estis amase produktita, ĉar la fabrikado estus komplika kaj ne estis grava bezono anstataŭigi la Kalaŝnikov-mitraleton modernigitan. Ekzemplero de TKB-059 troviĝas en la Muzeo de armiloj de Tula.[2]