TRS-80 | ||
---|---|---|
![]() | ||
modelo de komputilo vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Sekvanto | TRS-80 Model III | |
TRS-80 Micro Computer System aŭ TRS-80, poste renomita kiel Modelo I por distingi ĝin de siaj posteuloj, estas surtabla mikrokomputilo lanĉita en 1977 kaj vendata de Tandy Corporation en iliaj Radio Shack-vendejoj. La nomo estas mallongigo de Tandy Radio Shack, Z80 [mikroprocesoro].[1] Ĝi estas unu el la plej fruaj amase produktitaj kaj amase merkataj hejmaj komputiloj.[2]
Ampleksa linio de ĝisdatigaĵoj kaj flankaj aparatoj por la TRS-80 estis evoluigita kaj merkata de Tandy/Radio Shack. La baza sistemo povas esti pligrandigita ĝis 48 kilobitokoj de ĉefmemoro (laŭ tranĉoj de 16 KB) kaj ĝis kvar disketiloj. Tandy/Radio Shack provizis kompletajn servojn de subteno, inkluzive de ĝisdatigo, riparo, kaj trejnado en siaj plurmiloj de vendejoj tutmonde.
En 1979, la TRS-80 havis la plej grandan selekton de programaro en la mikrokomputila merkato.[3] Ĝis 1982, la TRS-80 estis la plej vendata linio de personaj komputiloj, vendante kvinoble pli ol la Apple II laŭ unu recenzo.[1]
La amplekse kongrua TRS-80 Modelo III estis publikigita meze de la jaro 1980. La Modelo I estis nuligita baldaŭ poste, ĉefe pro pli striktaj reguloj de la Federacia Komisiono pri Komunikado (FCC) pri elektromagneta interfero kun proksimaj elektronikaj aparatoj.[4] En aprilo 1983, la Modelo III estis sukcedita de la kongrua TRS-80 Modelo 4.
Sekvante la originan Modelon I kaj ĝiajn kongruajn posteulojn, la nomo TRS-80 fariĝis ĝenerala varmarko uzata de Tandy por aliaj neparencaj komputiloj, inkluzive de la nova, kolorekrana TRS-80 Color Computer aŭ "CoCo".