La Tago de Silento (angle Day of Silence, DoS) estas ĉiujara internacia aranĝo, en kiu partoprenas lerneja, universitata junularo kaj instruistoj kontraŭantaj gejfobion. Partoprenantoj de aktivismo promesas silenti tutan tagon. Tio ĉi silento simbolas silenton kun kiu, laŭ la protestantoj, devas vivi ĉiutatege lesbaninoj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj.
Junuloj donas al aliaj homoj folietojn kun teksto:
|
La unua Tago de Silento aranĝiĝis en la Universitato de Viriginio (Usono), en 1996. Partoprenis ĝin 150 studentoj. En la sekva jaro partoprenis jam 100 universitatoj en Usono. Ekde 2000 oficiala impresario estas organizaĵo GLSEN. Laŭ ĝiaj taksoj, en 2006 partoprenis Tagon de Silento pli ol 450 mil studentoj kaj lernantoj en pli ol 4 000 lernejoj kaj universitatoj. GLSEN opinias, ke Tago de Silento estas la plej granda studenta aranĝo pri GLAT en Usono.
Nune en la projekto partoprenas ankaŭ junuloj el aliaj ŝtatoj, ekzemple: Nederlando, Pollando, Slovenio, Svedio, Rusio.