La ekoregiono kovras areon de 138 300 kvadratajn kilometrojn je la pacifika flanko de la insuloj de Honŝuo, Ŝikokuo, kaj Kjuŝuo. La influo de la Kuroŝia Marfluo kaŭzas humidan klimaton kaj longan kreskadan sezonon, kiuj favoris ĉiamverdajn foliajn arbarojn. Laŭrisilvaj arbaroj kreskadis apud la marbordo, kaj kverkaroj superregadis landinterne. Je pli altaj altitudoj, la pacifikaj ĉiamverdaj arbaroj transiris al pacifikaj montaraj falfoliaj arbaroj de la landinterno [1].
La arbaroj ampleksas miksaĵon de specioj kiuj devenas de mezvarma kaj tropikaAzio. Specioj de tropikaj originoj inkluzivas du speciojn de podokarpo, du speciojn de Pittosporum, plurajn speciojn el la
laŭracoj (Machilus, Neolitsea, cinamomo), kaj Cycadophyta (Cycas revoluta). Arboj kun originoj en mezvarma Eŭrazio inkluzivas japanan fagon, ĉiamverdajn kverkojn kaj kastanopsojn[2].
En la ekoregiono troviĝas la plej grandaj urboj kiel Tokio, Jokohamo, Osako, kaj Nagojo, kaj plimulto de la arbaroj estis transformitaj al agrikulturo aŭ urbanizado. Postrestantaj areoj de arbaro troviĝas ĉirkaŭ temploj kaj sanktejoj, je krutaj deklivoj, kaj en kanjonoj. Sekundaraj arboroj, nomitaj Satojama, troviĝas je montetoflankoj kiuj limtuŝas kultivitajn terenojn.