Estas ankaŭ Takaoka (urbeto), krome Takaoka estas ofta familia nomo!
Takaoka | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||||
urbo de Japanio, urbego [+] | |||||
| |||||
Lando | Japanio | ||||
gubernio | Gubernio Tojamo | ||||
Koordinatoj | 36° 45′ N, 137° 2′ O (mapo)36.754055555556137.02566666667Koordinatoj: 36° 45′ N, 137° 2′ O (mapo) [+] | ||||
Akvokolektejo | 209,57 km² (20 957 ha) [+] | ||||
Areo | 209,57 km² (20 957 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 165 880 [+] (1-a de marto 2021) | ||||
Horzono | UTC+9 | ||||
Poŝtkodo | 933-0000 [+] | ||||
Vikimedia Komunejo: Takaoka, Toyama [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Takaoka, (japane 高岡市) estas urbego kaj marhaveno en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en regiono Ĉubu, en Gubernio Tojamo.
En 2018 Takaoka havis populacion de 173 086.
Takaoka situas borde de la Japana Maro ĉe rivera enfluo. Gubernia sidejo Tojamo (urbo) troviĝas 18, Nanto (Japanio) 22, Kanazawa (urbo) 39, ĉefurbo Tokio 263 kilometrojn aere laŭ [1].
La areo de aktuala Takaoka estis sidejo de antikva provinco en la 8-a jarcento. Baldaŭ fortikaĵo funkciis laŭ la marbordo ĝis 1615. Tamen la komunumo prosperis pro komerco kaj industrio. En 1889 ĝi estis kreita moderna municipo. Ĝuste post jardeko la marbordo estis deklarita malferma haveno por ekstera komerco per imperia dekreto. En 2005 urbo Fukuoka estis kunfandita en Takaoka.
Al Takaoka kuras aŭtovojoj kaj fervojaj linioj, krome menciindas trafiko de la haveno.
En Takaoka en 2 universitatoj okazas la plej altnivela eduko.
Takaoka situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 14 °C kaj varias inter 10-18 °C. La jarpluvo averaĝas 2281 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, sed vintre neĝas. Ekzemple en 2006 estis neĝo 1,4 m alta.