Takarazuka | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||||
speciala urbo de Japanio [+] | |||||
| |||||
Lando | Japanio | ||||
gubernio | Gubernio Hiogo | ||||
Koordinatoj | 34° 48′ N, 135° 22′ O (mapo)34.8135.36030555556Koordinatoj: 34° 48′ N, 135° 22′ O (mapo) [+] | ||||
Akvokolektejo | 101,8 km² (10 180 ha) [+] | ||||
Areo | 101,8 km² (10 180 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 224 055 [+] (1-a de marto 2021) | ||||
Horzono | UTC+9 | ||||
Poŝtkodo | 665-8665 [+] | ||||
Vikimedia Komunejo: Takarazuka, Hyogo [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Takarazuka, (japane 宝塚市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Kansajo, en Gubernio Hiogo. La urbego estas konata kiel la "interna salono" de Kansajo.
En 2024 Takarazuka havis populacion de 221 846. En la 1960-aj jaroj la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil), sed laŭ la japana kvalifiko estas speciala urbo.
Takarazuka situas sur ebenaĵo laŭ rivero. Itami troviĝas nur 4, Aŝija kaj Niŝinomija po 9, Amagasaki 11, Osako 18, gubernia sidejo Kobeo 20, ĉefurbo Tokio 395 kilometrojn aere laŭ [1].
La areo de nuna Takarazuka estis loĝita ekde la antikvaj tempoj, multaj tumuloj estis trovitaj ene de la urbocentro. En la konataj tempoj vilaĝo Kohama formiĝis kiel temploloko kaj poste ankaŭ poŝta stacio. De 1617 ĝis 1871 fortikaĵo kontrolis la preterirantan vojon. En 1889 Kohama estis kreita moderna municipo, poste en 1897 la unua trajno alvenis en 1897. La municipo estis centro de la kulturo de la 1910-aj jaroj ĝis 1940-aj jaroj. Kohama estis levita al urbostatuso en 1951, ŝanĝante sian nomon al Takarazuka. Post 3 kaj 4 jaroj ĝi pligrandiĝis kun la najbareco. En 1995 sismo postulis pli ol 100 viktimojn. Takarazuka estis nomumita kiel speciala urbo en 2003 kun pliigita aŭtonomio.
Ekonomio de Takarazuka konsistas el komerco, industrio kaj agrikulturo, krome la urbego estas signifa navedurbo de Osako kaj Kobeo. Enurbe troviĝas ankaŭ luksaj loĝkvartaloj.
En Takarazuka la plej altnivela eduko okazas en 2 universitatoj.
Takarazuka situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 14 °C. La jarpluvo averaĝas 1578 milimetrojn, signifa neĝado neniam okazas.
Takarazuka havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn por helpi la navedantojn.