La takobo aŭ takubo estas tipo de larĝa glavo origina el okcidenta Sahelo, descendinta el la variaj bizancaj kaj islamaj glavoj uzitaj en Nordafriko. Tre asociaj kun Tuaregoj, Haŭsoj kaj Fulanoj, ĝi havas rektan du-randan klingon ĉirkaŭ 1 metre longa, kutime importita el Eŭropo.[1][2] Tiu glavotipo povas montri kelkajn elstarajn trajtojn, kiel tri aŭ pli strikanalojn kaj rondoforman pinton.[3]
Ĉar Tuaregoj malemas tuŝi feron, la takoba tenilo, kiel multaj aliaj feraĵoj, estas tute kovrita. Tipe la simpla sed profunda ŝirmo-butono estas el ferfolio, aŭ el fer-kadrita ligno, kovrita per tola ledo, kaj foje ŝirmita el latuno aŭ arĝento; ankaŭ la tenilo estas ofte led-kovrita sed la tenilpometo estas ĉiam el metalo, ofte stano aŭ kupro, foje fero aŭ arĝento.[4] Alternative la tuta tenilo povas estis kovrita per stano aŭ arĝento. La glavingo estas farita el prilaborita tola ledo. Geografiaj variaĵoj en la formo de la tenilo estis notitaj, sed rigora tiparo ne estis establita. Variado en la kvalito de klingo kaj teniloj de takoboj probable montras ĉefe la riĉon de la posedanto.