Takso (el la latina lingvo taxare, kiu signifas admoni, imponi) estas tributo[1], kies impostebla fakto konsistas en la prefera uzado aŭ speciala profito de la publika havaĵo, la prunto de servoj aŭ la realigo de agadoj laŭ reĝimo de publika juro kiu rilatas, afektas aŭ favoras partikulare al la deviga impostopaganto, kiam la servoj aŭ agadoj ne estas volontaj por la devigaj impostopagantoj aŭ ne estas pruntitaj aŭ realigitaj de la privata sektoro. Ekzemplo de tio estas la realigo de la voj-flanko, kiu iras antaŭ loĝejo; tial la posedanto de tiu loĝejo devos pagi la realigo de tiu servo; tamen ne estas tiala publika lumigservo, ĉar tie oni pagas por la profito kaj ne por la laboro. La publika lumigservo troviĝas ene de la grupo de specialaj kontribuoj.
Gravas la distingo inter takso kaj publika prezo pro la diferenco inter la postuloj por modifi unu aŭ alian. Publika prezo estas tiu, kiun oni pagas pro servo ricevita de la ŝtato laŭ egaleco de kondiĉoj rilate la privata sektoro kaj laŭ reĝimo de privata juro. La klazika ekzemplo estas la publika transporto.
Dum pri takso, laŭ la hispania leĝaro, "oni komprenos, ke la servoj estas ricevitaj aŭ la agadoj estas realigitaj laŭ reĝimo de publika juro kiam tiuj estos realigataj pere de ĉiu ajn el la antaŭviditaj formoj de la administra leĝaro por la administrado de la publika servo kaj ties posedaĵo korespondas al publika ento". Praktike takso devos esti regulata de Leĝo kaj aprobata de la Parlamento, aliflanke ekzistas granda fleksebleco por la modifo de publikaj prezoj.
(en la hispana)