Tamalo

Nikaragvaj tamaletoj.
La tamaloj de fazeoloj (etamalli, en naŭatla lingvo), indiĝena heredo.

Tamalo, en hispana tamal (de la vorto el la naŭatla lingvo tamalli) estas manĝaĵo de mezamerika deveno preparata ĝenerale kun bazo de pasto de maizo aŭ de rizo farĉita je viando, legomoj, saŭcoj kaj aliaj ingrediencoj.[1][2] Ili estas envolvitaj en vegetalaj folioj kiel ekzemple de spadikoj de maizo aŭ de bananarbo, kalateo, agavo, avokado, kanako (Chiranthodendron pentadactylon), inter aliaj, eĉ en aluminifolio aŭ en plastaj folioj, kaj boligitaj en akvo aŭ per vaporo.[3][4] Ili povas havi ĉu dolĉan ĉu salan guston.

Tamaloj estas konataj laŭ multaj nomoj en la diversaj landoj kaj regionoj de Centrameriko, Karibio, Sudameriko kaj eĉ Filipinoj kaj najbaraj areoj. Krome estas multaj diversaj variaĵoj, ekzemple en Gvatemalo ruĝaj, de Cambray, nigraj, de Chipilín, Chuchito [ĉuĈIto] kaj de rizo, dum en Honduro nacatamales, de Cambray, de elote, montucas, de Chipilín, ticucos kaj pizque. En Kostariko estas tre granda diverseco pro la granda variaro de legomoj uzitaj por la farĉado. En Salvadoro estas granda tendenco al la dolĉaj tamaloj kun farĉitaj sekaj vinberoj, prunoj aŭ marmeladoj. En Nikaragvo la nacatamal (nakatamalo) estas konsiderata nacia plado, kun porkaĵo kun diversaj legomoj kaj sekaj vinberoj kaj prunoj envolvita en vegetalaj folioj de bananarbo.[5]